Emile di Rienzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emile di Rienzi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1861 (1861-10-23)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Emile Michelis di RIENZI estis franca esperantisto kaj poŝta inspektoro. Li naskiĝis la 23-an de oktobro 1861 en Marseille. Sinjoro di Rienzi verkis multajn francajn librojn kaj laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto el 1934 ŝatis precipe la epizodan historion. Li propagandis Esperanton per paroladoj, en 1911 estis la unua prezidanto de nacia asocio de poŝtistoj, telegrafistoj kaj telefonistoj en Francio kaj Kolonioj, landa asocio de la samjare fondita internacia asocio ILEPTO, kaj inter la jaroj 1921 kaj 1923 redaktis la franclingvan bultenon „France Postale Espérantiste“.