Emilia Plater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilia Plater
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1806 (1806-11-13)
en Vilno
Morto 23-an de decembro 1831 (1831-12-23) (25-jaraĝa)
en Vainežeris
Mortokialo malsano
Tombo Kapčiamiestis
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Memorigilo Emilia Plater
Familio
Patro Franciszek Ksawery Plater
Patrino Anna Mohl
Okupo
Okupo militisto
vdr

Emilia Plater [eMILja PLAter] (naskiĝis la 13-an de novembro 1806 en Vilno, mortis 23-an de decembro 1831 en Justianowo) - pola kaj litova ina heroo, soldatino de la Novembra ribelo, filino de Franciszek Ksawery kaj Anna von der Mohl. Distingiĝis kiel unu el nemultaj virinoj en la ribela armeo, komandantino de la 1-a Kompanio de Unua Litova Regimento. Konita pro sia kuraĝo kaj obstino, sed ankaŭ pro kunsento kaj kapablo persvadi batalemon inter soldatoj. Pro longdaŭraj bataloj Emilia Plater malsaniĝis kaj mortis post provo de helpo al minacita de rusoj Varsovio.

Ŝi estis eternigata de poetoj, i. a. de Adam Mickiewicz en Morto de la kolonelo.

En 1940 oni eldonis 50-zlotan monbileton kun portreto de Emilia Plater.

Emilia Plater en pola 50-zlota monbileto