Emilio Prados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Emilio Prados Such (Malago, 4-a de marto de 1899 - Meksiko, 24-a de aprilo de 1962) estis poeto hispana, apartenanta al la Generacio de la 27a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum junaĝo li loĝis en Malago, kie li studis mezlernejon kaj ekrilatis kun bohemiaj artistoj ĉe babilrondo de kafejo Café Inglés ĉe la centra malaga strato Larios, kie li konatiĝis kun aliaj junuloj kiaj Manuel Altolaguirre, José Moreno Villa, José María HinojosaJosé María Souvirón.

En 1914 li translokiĝis al la studenta restadejo Residencia de Estudiantes de Madrido. Tie li konatiĝis kun Juan Ramón Jiménez, kiu instigis lin al la libroj kaj al la poezio. En 1918 li aliĝis al la grupo de universitatanoj de la restadejo, nome konverĝejo de la avangardaj kaj intelektaj idearoj de Eŭropo. Tie formiĝis la Generacio de la 27a kaj tie Prados amikiĝis kun la grupo formita de Federico García Lorca, Luis Buñuel, José Bello kaj Salvador Dalí.

En 1921, malsaniĝis kaj translokiĝis al malsanulejo Davosplatz de Svisio, kie li pasos multan tempon kaj ekmalkovris la plej elstarajn aŭtorojn de la literaturo eŭropa kaj decidiĝis iĝi verkisto. Post tiu parentezo, en 1922 reakademiiĝis pri Filozofio ĉe la universitatoj de Frajburgo kaj Berlino; vizitis muzeojn kaj artgaleriojn de la ĉefaj germanaj urboj kaj konatiĝis kun Pablo Picasso kaj aliaj hispanaj pentristoj en Parizo.

Somere de 1924 revenis al Malago, kie li plu agadas kiel verkisto, fondis kaj eldonis, kun Manuel Altolaguirre, la revuon Litoral (marbordo), plej renoviga faro de la hispana kulturo de la 1920-aj jaroj, en kies paĝoj oni montris dialogon inter poezio, muziko kaj pentrarto, kunigante figurojn tiom elstarajn kiaj Jorge Guillén, Moreno Villa, Manuel de Falla, Pablo Picasso, Salvador Dalí, Ángeles Ortiz aŭ Federico García Lorca, inter multaj aliaj.

En 1925 ekeldonistas pere de la presejo Sur (sudo), kie li laboris ankaŭ kun Altolaguirre. De tiu presejo publikiĝos granda parto de la libroj de la poezio de la Generacio de la 27a. Paralele ilia socia engaĝiĝo interesiĝas al la plej malriĉaj sektoroj de la socio. Jam dum la Dua Hispana Respubliko, en 1934, li evidentiĝis kiel maldekstrulo. Pro la perforta etoso de la ekmilita Malago, kie estis mortpafita lia amiko José María Hinojosa, li translokiĝis al Madrido kaj tie li ekformis parton de la grupo Intelektuloj Kontraŭfaŝistaj. Kunlaboris en humanitarajn taskojn, helpis en la organizado de la 2a Internacia Kongreso de Verkistoj kaj en la eldono de diversaj libroj: Homenaje al poeta Federico García Lorca kaj Romancero general de la guerra de España, dum oni publikigas kelkajn liajn verkojn. Li ricevis la Nacian Premion de Literaturo por la kompilo de sia militpoezio nome Destino fiel en 1938.

La 6an de majo de 1939, ĉar oni perdis la militon, li translokiĝis al Parizo, kaj poste kun aliaj respublikanaj intelektuloj, al Meksiko, kie li loĝos ĝis sia morto en 1962.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Unua etapo 1925 al 1928: korespondo de naturo kun la ento. Fandiĝas avangardajn kaj superrealismajn elementojn kun arab-andaluzan heredon kaj la purisma kaj novpopularisma poetikoj tiamaj.

  • Tiempo (1925)
  • Veinte poemas en verso
  • Seis estampas para un rompecabezas (1925)
  • Canciones del farero (1926)
  • Vuelta (1927)
  • El misterio del agua (1926-27, publikita en 1954, en "Antología")
  • Cuerpo perseguido (1927-28, publikita en 1946)

Dua etapo 1932 a 1938: socia kaj politika poezio kun surrealisma lingvaĵo.

  • La voz cautiva (1932-35)
  • Andando, andando por el mundo (1931-35)
  • Calendario completo del pan y del pescado (1933-34)
  • La tierra que no alienta
  • Seis estancias
  • Llanto en la sangre (1933-37)
  • El llanto subterráneo (1936)
  • Tres cantos
  • Homenaje al poeta Federico García Lorca contra su muerte
  • Romances
  • Romancero general de la guerra de España
  • Cancionero menor para los combatientes (1938)
  • Destino fiel (Kompilo de militpoezio) Premio Nacional de Literatura 1938

Tria etapo, ekzilo en Meksiko 1939 al 1962: senradikiĝo kaj soleco. Poezio densa kaj filozofieca.

  • Memoria del olvido (1940)
  • Jardín cerrado (1940-46)
  • Mínima muerte (1944)
  • Penumbras
  • Dormido en la yerba (1953)
  • Río natural (1957)
  • Circuncisión del sueño (1957)
  • La piedra escrita (1961)
  • Signos del ser (1962)
  • Transparencias (1962)
  • Cita sin límite (postmorta eldono, en 1965)
  • ¿Cuàndo volverán?(1636 kaj 1939)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hernández Pérez, Patricio: Emilio Prados: La memoria del olvido, Zaragoza: PUZ, 1988. 2 vols.