Emilio Sánchez Vicario
El Vikipedio
Emilio Sánchez Vicario [prononco "EmIljo SAnĉes VikArjo"] estas kataluna tenisisto, internacie ludanta por Hispanio. Li naskiĝis la 29-an de majo 1965 en Madrido, do nun estas 47-jara. Ekde la jaro 1984 li estas tenisa profesiulo. Inter alie li en 1990 kune kun sia fratino, la tenisistino Arantxa Sánchez Vicario gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Nun li vivas en Montekarlo, Monako.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- profilo de Emilio Sánchez Vicario en la retejo de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP, angle)
- statistiko pri Emilio Sánchez Vicario en la retejo de la Davisa Pokalo (angle)