Emilo de Smolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilo de Smolando
fikcia infano • literatura rolulo
Kreita de Astrid Lindgren
Verko Emilo de Smolando
That Boy Emil
Emil's Pranks
Emil and the Great Escape
Emil's Clever Pig
Rolita de Jan Ohlsson
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso vira
Nacieco Svedio
Naskiĝis ĉ. 1875
Loĝloko Lönneberga, Smolando
Patro Anton Svensson
Patrino Alma Svensson
Gefratoj Ida Svensson
Amikoj Alfred, Lina
vdr
Emilo de Smolando
Aŭtoro Astrid Lindgren
Eldonjaro 1993
Urbo Motala
Eldoninto Progreso
Paĝoj 70
vdr

Emilo de Smolando (svede Emil i Lönneberga) estas la ĉefa figuro de pluraj infanaj libroj de la aŭtorino Astrid Lindgren.

La historioj pri Emilo publikiĝis ekde la jaro 1963 kaj filmiĝis ekde komenco de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La libroj, sondokumentoj, filmetoj de televida serio kaj tri kinejaj filmoj iĝis plej konataj en tuta Eŭropo. Laŭ enketo de la televida kanalo RTL dum la jaro 2004 en Germanio, tie la demanditoj nomumis la figuron (tie nomata germane Michel aus Lönneberga) la plej populara personaĵo de infana literaturo.

ne nur Lönneberga, sed ankaŭ la vilaĝo Stensiö ĉe Oskarshamn estas loko de multaj scenoj el la filmigo de la libroj

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Emil Svensson komence de la 20-a jarcento vivas sur la farmbieno Katthult en la vilaĝo Lönneberga de la sveda provinco Småland (Smolando). Kune kun li vivas la patro Antono, la patrino Alma, la fratineto Ida, la bienservisto Alfred kaj la bienservistino Lina. En Lönneberga kaj ankaŭ la ĉirkaŭaj vilaĝoj de Smolando Emilo realigas la plej fantazioplenajn petolaĵojn.

Ĉiam, kiam Emilo faris ion malŝatatan de la plenkreskuloj, li estas malliberigita en lignaĵistejo, kie li eltranĉas lignajn figurojn. Iom post iom ekestas impona kolekto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]