Regiono Kasim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emirlando Kasim)
Regiono Kasim
Administra regiono
province of Saudi Arabia [+]

LandoSauda Arabio

Supermara alteco714 m [+]
Koordinatoj26° N, 43° O (mapo)25.8063242.87323Koordinatoj: 26° N, 43° O (mapo)
ĈefurboBurajda
- koordinatoj26° N, 43° O (mapo)25.8063242.87323Koordinatoj: 26° N, 43° O (mapo) [+]

Areo58 046 km² (5 804 600 ha)
Loĝantaro1 159 438 [+] (2010)

Poŝtkodo05 [+]
ISO 3166-2SA-05

Regiono Kasim (Tero)
Regiono Kasim (Tero)

Regiono Kasim (Sauda Arabio)
Regiono Kasim (Sauda Arabio)
DEC
Regiono Kasim
Regiono Kasim

Map
Regiono Kasim
Vikimedia Komunejo:  Al-Qassim Province [+]
vdr

La regiono Kasim aŭ kun difinita gramatika artikolo al-Kasim (arabe القصيم, foje ankaŭ latinliterigata al-Qasim) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.

La plej granda urbo de la regiono estas la ĉefurbo Burajda; alia grava urbo estas Unajza. La regiona areo ampleksas 58 046 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 1 016 756 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 17,5163 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 11 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Buraida, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).