Emirlando Medino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la emirlando

La emirlando Medino (arabe ‏المدينة‎) estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la okcidento de la lando, borde de la Ruĝa Maro, en historia regiono nomata Hiĝazo.

La plej granda urbo de la emirlando estas la samnoma ĉefurbo Medino. La emirlanda areo ampleksas 151 990 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 1 747 000 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 11,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 7 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la emirlandan ĉefurbon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).