Emirlando Tabuko
El Vikipedio
Tabuko (arabe: تبوك) estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas laŭlonge de la nordorienta marbordo de la lando, antaŭ Egiptio tra la Ruĝa Maro. La emirlando havas 108 000 kvadratajn kilometrojn kaj 560 200 loĝantojn (1999). Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Tabuko. La provinco Tabuko estas konata pro la eksportado de floroj al Eŭropo.
Emirlandoj de Sauda Arabio
Bahao | Norda Landlimo | Ĝaŭfo | Medino | Kasimo | Riado | Ŝarkija (Orienta) | Asiro | Hailo | Ĝajzano | Mekao | Naĵrano | Tabuko
