Emirlando de Kordovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emirlando de Kordovo

La Emirlando de Kordovo (araba: إمارة قرطبة, Imārat Qurṭuba) estis emirlando sendependa kun ĉefurbo en Kordovo kiu ekzistis en la Iberia Duoninsulo el 756 al 929.

Post la rapida islama konkero de la Iberia Duoninsulo en la periodo 711718, tiu strukturiĝis kiel sendependa provinco de la kaliflando de Umajadoj. Ties registoj fiksis ties ĉefurbon en Kordovon kaj ricevis el kalifo de Damasko la titolon de valioemiro.

Tiam la islama populacio duoninsula estis formata de la araboj instalataj en la urboj, la berberoj setliĝintaj en ruraj areoj kaj sirianoj, kiuj estis formintaj la unuajn invadajn armeojn. Tiuj popoloj kontraŭstaris por akiri plej nombron de teroj kaj metis la duoninsulon en endemia enlkanda milito ĝis la apero de Abd Ar-Rahman la 1-a.

En 750, la Abasidoj venkis super la Umajadoj de la Kaliflando de Damasko kaj ordonis la murdon de la tuta familio de Umajadoj. Post ses jarojn, en 756, Abd Ar-Rahman la 1-a –kiu estis fuĝinta el sanga fino de la Umajadoj kaj sukcesis eliri el Damasko– elŝipiĝis en Al-Andalus kaj proklamiĝis emiro post konkeri Kordovon kaj, en 773, sendependiĝis de la nova ĉefurbo, Bagdado. Tiu sendependo estis politika kaj administra, sed plurestis la unuiĝo kaj spirita kaj morala ĉar restis la religia ligo kun la Kalifujo de Abasidoj.

La vera organizanto de la emirlando sendependa estis Abd Ar-Rahman la 2-a, kiu delegis la povon en manoj de la viziroj kaj faris islamigon ege rapida de la duoninsulo, malpliigante konsiderinde la nombron de kristanoj en islama teritorio (nome mozarabojdhimmi).

La kvereloj inter araboj kaj berberoj ne finis post la proklamo de la Emirlando, kio permesis la reorganizadon de la kristanaj regnoj norde kaj la komencon de la Reconquista, kuraĝigata de la politiko pro-araba fare de la dinastio de Umajadoj, kio kaŭzis nombrajn insurekciojn fare de muladioj, kiuj endanĝerigis la propran ekziston de la Emirlando.

Ĉe Abd Ar-Rahman la 3-a en 912, la dekadenco politika de la Emirlando estis evidenta. Por klopodi fortigi sian aŭtoritaton kaj finigi la insurekciojn kaj konfliktojn kiuj estis detruinta Iberion, li proklamiĝis kalifo en 929 kaj setligis la reĝimon de la Kaliflando de Kordovo.

Emiroj de Kordovo[redakti | redakti fonton]

Ordo Nomo Jaroj en povo
1 Abd ar-Rahman la 1-a

 756-788 

2 Hiŝam la 1-a

 788-796 

3 Alhakeno la 1-a

 796-822 

4 Abd ar-Rahman la 2-a

 822-852 

5 Mohamed la 1-a

 852-886 

6 Almundir

 886-888 

7 Abd Allah

 888-912 

8 Abd ar-Rahman la 3-a

 912-929