Emma Bonino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emma Bonino - Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Italio, de la 28-a de aprilo 2013

.

Emma Bonino

Emma Bonino manifestacianta kontraŭ malsato
Emma Bonino manifestacianta kontraŭ malsato

Persona informo
Nomo Emma Bonino
Dato de naskiĝo 9-a de marto 1948
Loko de naskiĝo Bra
Okupo
Aĝo 66
v  d  r
Information icon.svg

Emma Bonino [emma bonino] (naskiĝis la 9-an de marto 1948 en Bra) estas itala politikistino

Ŝi estas eksa ano de la Eŭropa Parlamento, kaj nuna membro de la Itala Parlamento kaj de la 28-a de aprilo 2013 ministr(in)o pri eksterlandaj aferoj de la itala registaro de Enrico Letta. Ŝi estas simpatianto kaj porparolanto de la Esperanto-movado.

Emma Bonino, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Italio
Emma Bonino en Kabulo en 1997
Emma Bonino kun Marco Pannella ĉe la papo Johano Paŭlo la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emma Bonino estas dua ido de Filippo Bonino kaj Catterina Barge. Siajn unuajn jarojn ŝi pasigis en bieno ĉe Bra en Piemonto. En 1954 la familio forlasis la bienon kaj iris al Bra, kie ŝia patro komencis lignokomercon, pri kiu li prosperis.

Studoj[redakti | redakti fonton]

Post abiturientiĝo en 1967 ĉe klasika liceo Gandino en sia urbo ŝi iris al Milano por studi ĉe la modern-lingva-literatura fakultato de Universitato Bocconi, kie ŝi diplomiĝis en 1972 per tezo pri la aŭtobiografio de Malcolm X.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Emma Bonino eniris la politikon en 1975, kiam ŝi, kunfondinto de C.I.S.A. (inform-centro pri steriligo kaj abortigo), denuncas sin mem pri abortigo kaj, irante al malliberejo, iĝas simbolo de la kampanjo pri laŭleĝigo de abortigo. Tio estis la unua el ŝiaj multaj arestoj pro civila malobeo.

En la sekva jaro (1976) la Radikala Partio prezentiĝis unuafoje al la elektoj, kaj Emma Bonino, en multaj distriktoj la unua en la kandidataro, estis elektita en la aĝo de nur 28 jaroj, kune kun tri aliaj radikaluloj (Marco Pannella, Mauro Mellini ed Adele Faccio).

En 1979 ŝi estis elektita por la Eŭropa Parlamento.

En 1980 kaj 1981 ŝi subtenis plurajn kampanjojn por referendumoj kaj la civitanaj rajtoj en orienta Eŭropo kaj komencis labori pri la instalo de Internacia puna kortumo (kiu nun efektiviĝis).

En 1981 Emma Bonino subtenas alvokon kontraŭ morto pro malsato kaj kontribuas al la fondo de la asocio Food and Disarmament International, celanta kunordigi la informajn iniciatojn tiukampajn, kies sekretario ŝi estos kelkajn jarojn poste. En 1986 ŝi organizis internacian kunvenon, kiu lanĉis la "manifeston de la ŝtatestroj kontraŭ malsatmorto kaj por defendo de la vivrajto kaj la vivo de la leĝeco" (itala vortludo). Samjare ŝi en oficiala renkonto kun la papo Johano Paŭlo la 2-a ŝi en Vatikano emfazis la iniciatojn por batali malsaton.

En januaro 1987 ŝi manifestaciis en Varsovio kontraŭ la komunisma diktaturo de generalo Jaruzelski kaj favore al Solidareco / Solidarność. Ŝi estis arestita kaj forpelita el Pollando.

En 1989 ŝi iĝis prezidanto de la Transnacia Radikala Partio , ofico, kiun ŝi havos ĝis 1993.

En novembro 1990 ŝi disdonis sterilajn injektilojn en Novjorko por protesti kontraŭ leĝo, kiu postulas kuracistan permeson por akiro de injektilo. Ŝi estis arestita.

En majo 1991 ŝi kiel la unua subskribis mocion, kiu post aprobo de la parlamento devigis la registaron, malhelpi la pludonon de ne-tradiciaj bataliloj kaj precipe de kontraŭ-homaj minoj.

En 1993 ŝi subtenis kampanjon por instalo de la Internacia puna kortumo por eksa Jugoslavio, transdonante al la ĝenerala sekretario de UN, Boutros Boutros-Ghali, alvokon subskribitan de 25.000 personoj el la tuta mondo.

Same en 1993 ŝi kunfondis la asocion Non c'è Pace Senza Giustizia (ne estas paco sen justeco), kiu laboras por la protekto kaj subteno de la homaj rajtoj, de demokratio, de konstitucia ŝtato kaj de internacia justeco. Kun tiu asocio ŝi celis subteni la aktivadon de la tribunalo pri eksa Jugoslavio kaj la kreadon de daŭra Internacia Pun-Tribunalo, kiu rajtas enketi kaj juĝi tutmonde pri "la krimoj kontraŭ homeco, militkrimoj kaj genocido".

Same en 1993 ŝi rekontis kun la Dalai-lamao kaj kun li aranĝas gazetaran konferencon pri lanĉo de mobilizo por la rajtoj kaj la libero de la tibeta popolo kaj por la demokratio en Ĉinio.

Samjare ŝi iĝis sekretario de la Radikala Partio.

En 1994 ŝi estis nomumita estro de la delegitaro de la itala registaro al la ĝenerala asembleo de UN por la iniciato de la "moratorio pri la mortpuno".

Eŭropa komisaro[redakti | redakti fonton]

En januaro 1995 ŝi iĝis, danke al subteno de la unua registaro Berlusconi, eŭropa komisaro (= kvazaŭ-ministro) pri konsumantoj, fiŝkaptado kaj la eŭropa ofico pri humaneca krizohelpo (ECHO).

Je la 26-a de januaro, du tagojn post sia enoficiĝo, ŝi iris al eksa Jugoslavio kaj restadis en Sarajevo kaj Mostar, kiel unua ano de la Eŭropa Komisiono, kiu metis piedon al Bosnio post la komenco de la milito. Ŝi celis demonstri la senpovecon de Eŭropo kaj la malintereson de UN fronte al la konflikto kaj la "etna purigo". En artikolo por la ĵurnalo Corriere della Sera ŝi skribis:

Povas ŝajni paradoksa, certe amara, se mi, ĉiama konvinkiĝinta malviolentulo, trovas min partoprenanta, se ne vere alvokanta la uzon de forto flanke de la internacia komunumo por fini la kontraŭhomarajn krimojn, kiuj estas senpune farataj en angulo de Eŭropo, kiu nomiĝas Bosnio. Estu klare: mi ne estas pacisto, mi ne estas por la paco je ĉia prezo, precipe kiam la prezon devas pagi iu alia. Mi estas, male, por la supereco de la rajto je ajna prezo, kaj estas amare submetiĝi al la pruvo, ke ekzistas historiaj cirkonstancoj, en kiuj la defendo de la laŭleĝeco estas transdonebla, eĉ se nur dumtempe, al la uzo de bataliloj.

Tiu ĉi aniĝo ŝia favore al milita interveno en Kosovo forigis de ŝi la subtenon de parto de la monda neviolentanaro kaj pacanaro.

En februaro 1995, post kiam hispana fiŝboato estis kaptita kaj pafita de la kanada mararmeo kaj konfiskita kun la tuta anaro, Emma Bonino akuzis Kanadon pri "ago de internacia piratado" kaj iniciatas malfacilan intertraktadon, kiu fine de aprilo rezultas en brusela-kanada interkonsento, kiu tre altigas ŝian reputacion en Hispanio.

Poste ŝi kiel respondeculo de ECHO subtenis kaj gvidis plurajn humanecajn misiojn. Ŝia gvidado tamen ne restis sen kritiko.

En 1996, post la genocido en Ruando, ŝi faris plurajn vojaĝojn al la regiono de la grandaj lagoj en Afriko por subteni la rajton de la rifuĝintoj je humaneca helpo, por fortigi la monan engaĝiĝon de Eŭropo kaj por – vane – alvoki al urĝa politika interveno de UN aŭ de la grandpovaj landoj.

Samperiode ŝi vizitis Somalion, landon ankaŭ nun ege suferanta kaj estanta en la manoj de iu militestroj. Ŝia karavano estis atakita de gerilanoj de Aidid. Poste ŝi iris al Sudano kaj defiis la embargon metitan al la registaro de Kartumo, celante remalfermi la humanecan koridoron, inter la nordo kaj la sudo de la lando, por la viktimoj de "forgesita" krizo.

En 1997 ŝi iris al iraka Kurdistano, lando kiu tiam estis ankoraŭ celo de ekonomikaj sankcioj, kaj al Afganio, kie ŝi akuzas la reĝimon de la talibanoj. Tie ŝi estis arestita kaj pasigis kelkajn horojn en karcero de la "milico por la subpremo de la malvirto kaj la subteno de la virto", kun sia delegitaro. La reagoj estis malmolegaj: la vicsekretario de la Eŭropa Konsilio, Hans Christian Krüger, nomis ŝian areston "skandala kaj netolerebla", kaj la germana ministro pri eksterlandaj aferoj Klaus Kinkel nomis ĝin simple "infamia". Revene de Kabulo ŝi decidis lanĉi la kampanjon "floro por la virinoj de Kabulo" kontraŭ ĉia diskriminacio kaj por permesi al afganiaj virinoj la aliron al humaneca helpo.

Same en 1997 ŝi subskribis nome de la Eŭropa Komisiono la konvencion de Otavo kontraŭ la kontraŭhomaj minoj. Ŝi estis unu el la ĉefaj motoroj de la konvencio.

En 1998 Emma Bonino estis aktiva precipe en la mediacio de la krizo de Gvineo Bisaŭa kaj en la observado de la humanecaj intervenoj en Siera-Leono kaj Kosovo, antaŭ kaj post la interveno de NATO en 1999. En junio ŝi gvidis la delegitaron de la Eŭropa Komisiono ĉe la internacia konferenco de Romo por la internacia pun-kortumo kaj kontribuis atingi, post longa intertraktado, la 60 subskribojn necesajn por ratifo malgraŭ la kontraŭstaro de Usono.

Bonino kontraŭ Arlacchi[redakti | redakti fonton]

En 1998 Emma Bonino forte kritikis la agadon de la alta komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri kontrolado de drogoj kaj prevento de krimoj (UNDCP), Pino Arlacchi. Ties plano (pri Afganio) antaŭvidis subvenciojn al terkulturistoj kompense al rekonverto de iliaj plantejoj de kontraŭleĝaj plantoj kaj la antaŭenigon de instruado pri la uzo de aliaj kulturoj, kaj ĝenerale intervenojn por redukti la dependecon de la kamparanoj de la militestroj.

En artikolo por la hispana ĵurnalo El País, je la 12-a de marto, Bonino deklaris, ke malpliigo de la drog-produktado tiamaniere atingebla povus esti nur mallongdaŭra rezulto, sen iuj strukturaj efikoj, kaj ke temas pri malmoderna politiko. Sed precipe Bonino akuzis Arlacchi-n, ke li traktadis kun la kruele kontraŭ-virina reĝimo de la talibanoj en Kabulo, kompense al ilia sindevigo ĉesigi la kultivadon de papavo opia en la suda zono de la lando. Tio estis kvazaŭ vangofrapo por Bonino, kiu aktivegis pri la lezo de la homaj rajtoj fare de la kabul-a reĝimo.

Pri tiu demando la Eŭropa Parlamento la 13-an de februaro unuanime akceptis rezolucion, en kiu ĝi ne nur ripetas sian firman kondamnon de la talibana reĝimo, sed ankaŭ esprimas zorgon pri la interkonsento inter UNDCP de Arlacchi kaj la talibanoj kaj petas suspendi ĉiujn kunlaborprogramojn kun ili.

Emma Bonino dum la prezentado de la simbolo Rozo en Pugno.

Responde Arlacchi sendis leteron al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jacques Santer, petante sankciojn kontraŭ Bonino, kiu tiel malferme atakis lian agadon. En sia respondo Santer defendis Bonino-n, dirante ke "ne estas io negativa en la prezentado de pensoj pri la fundamenta demando de drogpolitiko". Santer emfazis ankaŭ, ke la pravigo prezentita de Arlacchi, ke la interkonsento parafita de li permesis al UN-funkciuloj labori en la drog-produkta zono, estis iom trokuraĝa, ĉar mallonge poste la agentejoj de UNDCP devis retiriĝi el la sudo de Afganio (post atako al funkciulo fare de talibana dignulo): "tio montras", aldonis Santer, "se entute necese, ke estas nenio ofenda en la levado de duboj pri la konservebleco de la programoj financitaj de UN".

Sekve en 2001 la Eŭropa Parlamento reduktis je du trionoj la financadon de la fonduso kontraŭdroga gvidata de Arlacchi, per decido ligita al supozebla misadministrado de la fonduso kaj al postulo revizii la funkciad-mekanismon de la fonduso mem. De tiu tempo la drogproduktado en Afganio kreskis konstante.

La 5-an de marto 2007 la Rozo en Pugno konfirmis sian konvinkitecon pri la senutileco de tiu parto de la strategio de Arlacchi, kiu planas pagi la kamparanojn por helpi ilin rezigni la opinon favore al aliaj kultivaĵoj. Ĝi kontraŭe proponis (kun subteno de aliaj politikaj fortoj), ke la itala registaro pagu la afganajn kamparanojn por daŭrigi la kultivadon de opio [1].

La fino de la mandato[redakti | redakti fonton]

La 15-an de marto 1999 Bonino kaj la tuta Komisiono Santer demisiis pro la akuzo pri fraŭdo kaj misadministrado al komisaro Edith Cresson, kiu per sia rifuzo demisii devigis la tutan komisionon al kolektiva demisio. La raporto de la "saĝuloj" tamen enhavis kritikon pri la konduto de pluraj komisaroj, inkluzive de Bonino.

La akuzoj al Bonino kaj al ŝia antaŭulo dispartiĝis al kvin kampoj:

  • Dependeco de la Komisiono de eksteraj konsilistoj por la plenumo de la taskoj de ECHO kaj la problemoj, kiuj en la koncerna kazo rezultis.
  • Malfrua alfronto de la Komisiono al la problemoj rilataj al ECHO.
  • Interveno de la komisaroj kaj iliaj kabinetoj por influi la iron de la enketoj.
  • Malsufiĉa informo al la Eŭropa Parlamento.
  • Ebla nepotismo en la aktivadoj de ECHO.

Efektive la situacio de la dungitaro revenis al normalevo kelkajn monatojn post la enoficiĝo de Bonino, kiam novaj dungitoj estis laŭregule integritaj; sed pri la aliaj punktoj ŝia administrado faris nenion.

Listo Bonino[redakti | redakti fonton]

En junio 1999 ŝi partoprenis en la eŭropa balotado per listo, kiu portis ŝian nomon kaj atingis historie unikan kvanto de 8,5 % de la voĉoj (en Italio), per tio estis la kvara politika forto de la nacio. Tian rezulton ŝi poste ne povis ripeti.

En junio 2000 ŝi prezentis proponon de rezolucio, kiu akuzis la kruelan praktikon (en trideko da afrikaj kaj mezorientaj landoj, sed ankaŭ inter eŭropaj enmigrintoj el tiuj landoj) mutili la seksorganojn de virinoj.

En la jaroj 1999 kaj 2004 denove elektita al la Eŭropa Parlamento, dufoje el la Listo Bonino. En la unua italaj radikaluloj akiris en la balotoj 8,5% da voĉoj kun sep deputitoj. Tiu rezulto instigis ilin fondi partion. Tio realigis en la jaro 2001, kiam aperis Italaj Radikaluloj kun ĉefoj: Emma Bonino kaj Marco Pannella. Tamen sensukcese en la landa balotado.

En la jaro 2005 Emma Bonino subskribis la interkonsenton kun la Italaj Demokrat-Socialistoj, kreante koalicion Rozo en Pugno, kaj ĝi aliĝis al la centro-maldekstrulara bloko La Unio. Dum la italaj balotoj en la jaro 2006 el la koalicia listo ŝi denove fariĝis parlamentanino de la 15-a oficperiodo. En la kreita registaro de Romano Prodi de majo 2006 ĝis majo 2008 ŝi estis ministrino pri eŭropa politiko kaj internacia merkato.

Dum la italaj balotoj en la jaro 2008 el la listo de itala Demokrata Partio (kadre de ĝi startis la kandidatoj de Radikala Partio) ŝi akiris la mandaton en la Itala Senato en la 16-a oficperiodo, kaj ŝi estis elektita la vicprezidantino de tiu supera ĉambro de parlamento. Tiun funkcion ŝi plenumis ĝis la jaro 2013.

La 27-an de aprilo 2013 Enrico Letta - la kandidato por la posteno de ĉefministro de Italio nomumis ŝin al la posteno: Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, de la 28-a de aprilo 2013 la ministr(in)o pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Enrico Letta[1].

Agnoskoj[redakti | redakti fonton]

Honora Legio, la komandora ordeno (medalo de kavaliro)

Pro sia agado kaj batalado ŝi ricevis multajn agnoskojn kaj premiojn:

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2005 Emma Bonino kaj Marco Pannella direktis al la Eŭropa Komisiono tri skribajn demandojn pri lingva politiko kaj multlingveco en Eŭropo, plendis pri la kreskanta rolo de la angla kaj pledis por Esperanto. Ĝis sia elektiĝo en la jaro 2006 kiel ministrino (pri eŭropa politiko kaj internacia merkato) Emma Bonino lastatempe aktivis kiel parlamentano kaj samtempe intense okupiĝis pri studoj de la arabaj lingvo kaj kulturo en Kairo. Kiam ŝi ekestis ministrino de la itala registaro ŝian lokon en la Eŭropa Parlamento transprenis alia konata subtenanto de Esperanto, Marco Cappato.

Komence de la 1990-aj jaroj ŝi estis unue prezidanto kaj poste sekretario de la Transnacia Radikala Partio . Kune kun sia parti-kamarado Marco Pannella ŝi multe laboris por civitanaj rajtoj ĉefe lige al la reguligo de divorco, abortigo, la permesigo de drogoj kaj por seksaj religiaj rajtoj kaj la lingva justeco. Ŝi ankaŭ multe laboris kontraŭ mortpuno kaj por la forigo de malsato en la mondo.

En intervjuo donita al la revuo Esperanto antaŭ dek sep jaroj ŝi donis klaran subtenon al Esperanto:

"…internacia uzo de etna lingvo implicas signifajn problemojn de lernado kaj, precipe, de kultura koloniado kaj politika malegaleco. /.../ Proponi Esperanton kiel lingvon internacian – aŭ prefere transnacian – estas malpli facila entrepreno ol oni povus imagi, sed la Radikala Partio – kies sekretario mi estis – kaj Esperanto Radikala Asocio (ERA) agadas sur ĉi tiu kampo. Ni provas tion kio eblas, kontraŭ tio kio probablas. /.../ Mi konsideras min amiko de Esperanto ĉar mi estas – ne nur pro miaj ideoj – mondcivitano, kaj mi kredas ke mia tuta vivo pruvas tion."

En la fino de la intervjuo ŝi pli-malpli riproĉis al UEA ke ĝi ne sufiĉe kunlaboris kun la Radikala Partio :

"Kun kelkaj aliaj mi kundecidis ke ni invitu kaj gastigu praktike la tutan tiaman estraron de UEA, kiel referantojn al la kongreso de la Radikala Partio en 1992. /.../ Tiu estintus brila okazo por konstrui ponton inter esperantistoj kaj parlamentanoj /…/ UEA tamen ne decidis daŭrigi sur tiu vojo."

Grava malhelpo en la kunlaboro de UEA kun la partio de Bonino estis la neserioza agado de la "Esperanto Radikala Asocio" (ERA), gvidata de Giorgio Pagano.

- Mi kredas, ke ERA ne estas taŭga partnero por io serioza. Bonino kaj Pannella jes, komentis Renato Corsetti en la retejo de la Nitobe-centro.

Same en la jaro 2013 la lokon de de Emma Bonino en la Eŭropa Parlamento ricevis alia subtenanto de Esperanto de la Radikala Partio, Marco Cappato.

Li anis en la EP dum la antaŭa mandat-periodo, kaj en februaro 2004 li faris interpelacion interalie por demandi, "Ĉu Eŭropa Komisiono intencas instigi la Membro-ŝtatojn - aŭ agi mem - por plenumi la alvokon de Ĝenerala Konferenco de Unesko '.. enkonduki studprogramon pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siajn lernejojn kaj altlernejajn instituciojn'?

Ankaŭ tiam li kaj Radikala Partio plurfoje klare esprimis sian subtenon al Esperanto, i.a. aprile 2004 dum la voĉdonado en EP pri "Kiu lingvo al Eŭropo?" kiam tri ĉefaj lingvoj akiris nur malpli ol 10 % tiam amendo de Marco Cappato kaj aldona voĉdonado pri Esperanto donis 43% apogon por la neŭtrala internacia lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Il governo Letta: Saccomanni all'Economia, Alfano agli Interni e Bonino agli Esteri it. il Sole 24 Ore.com (la 27-a de aprilo 2013). Alirita 2013-04-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Eŭropa Komisiono (1995–1999: Komisiono Santer)
Flago de la Eŭropa Unio

Jacques Santer | Martin Bangemann | Ritt Bjerregaard | Emma Bonino | Leon Brittan | Hans van den Broek | Edith Cresson | João de Deus Pinheiro | Franz Fischler | Pádraig Flynn | Anita Gradin | Neil Kinnock | Erkki Liikanen | Manuel Marín | Karel van Miert | Mario Monti | Marcelino Oreja | Kristos Paputsis | Yves-Thibault de Silguy | Monika Wulf-Mathies