Emma Delli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Delli
Persona informo
Naskonomo Dickmann Emma
Naskiĝo 1-an de februaro 1866 (1866-02-01)
en Szeged,  Hungario
Morto 12-an de februaro 1929 (1929-02-12) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Lajos Török (kuracisto)
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro
vdr

Emma DELLI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Delli Emma estis hungara aktoro, reĝisoro. Ŝia origina familia nomo estis Dickmann ĝis 1885, sed poste ŝia nomo aperis foje Deli, Delly, Dieckmann. Ŝia edzo estis Lajos Török (kuracisto), tial ŝia edza nomo estis Török Lajosné.

Emma Delli [1] naskiĝis la 1-an de februaro 1866 en Szeged. Ŝi mortis la 12-an de februaro 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emma Delli frekventis akademion pri teatro, kie ŝi lernis ĉefe de Gergely Csiky. En 1888 ŝi aliĝis al trupo de Mór Ditrói en Kolozsvár, ekde 1894 ŝi ludis en trupo de András Leszkay en Nagyvárad kaj Arad. En 1896 Mór Ditrói invitis ŝin al nova teatrejo de Budapeŝto. Tie ŝi apartenis al la plej sukcesaj aktoroj. Post 2 jaroj ŝi edziniĝis. Inter 1901 kaj 1905 ŝi aktoradis en Nacia Teatro (Budapeŝto), tiam ŝi estis ankaŭ reĝisoro. Depost 1905 ŝi forlasis la teatron pro peto de ŝia edzo.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]