Emma Hale Smith Bidamon
El Vikipedio
| Emma Hale Smith Bidamon | |
|---|---|
Edzino de Joseph Smith |
|
| Naskiĝo | 10-a de julio 1804 en Harmony Township, Pensilvanio, Usono |
| Morto | 30-a de aprilo 1879 en Nauvoo, Ilinojo, Usono |
| Portalo pri Homoj | |
Emma Hale Smith Bidamon (n. la 10-an de julio 1804 – m. la 30-an de aprilo 1879) estis la edzino de Joseph Smith (ĝis lia morto en 1844), kaj unu el la estroj en la komencoj de la movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ŝi iĝis prezidantino en 1842 de la servorganizo formita de virinoj nomata Socio de Helpo de Virinoj de Nauvoo kiu poste estis reorganizita en Utaho kiel unu el la fundamentoj de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj sub la nomo Krizhelpa Societo.
