Emmanuel Levinas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MODERNAJ OKCIDENTAJ FILOZOFOJ
“Emmanuel Levinas”
nomo = Emmanuel
kromnomo = Levinas
nacio = franca litondevena
naskiĝoloko = Kaŭno
Naskiĝodato = 12-a de januaro, 1906
Mortoloko = 25-a de decembro, 1995
mortoloko = Parizo
naturalizita = franco
aktiveco1 = filozofo
aktiveco2 = verkisto

Helpa fonto: [1]

Emmanuel Levinas (Kaŭno, 12-a de januaro 1906Parizo 25-a de decembro 1995) estis elstara filozofo litovdevena.

Formiĝo

Ekde junuleco, kiel estas dirate en Difficile liberté (Malfacila libero), Levinas ricevis edukon judtradician, obeantan al la principoj de la Torao; lia kultura formiĝo multe baziĝis ankaŭ sur Aleksandr Puŝkin kaj Lev Tolstoj. Levinas baldaŭ estis renkontinta la verkojn de Fjodor Dostojevskij: al li daŭrigis referenci, sed poste tion li integrigis per akiraĵoj el modernaj pensuloj aŭ verkistoj kiaj Henri Bergson, Marcel Proust kaj Paul Valéry, kaj el aliaj, antaŭaj, kaj judaj, inter kiuj Avicebron kaj Yehuda Ha-Levi. Li konfrontiĝos ankaŭ kun Edmund Husserl, kies tradukis al al franca la Karteziajn Meditojn.

Li spertis la Rusian revolucion de 1917 en Ukrainio. Ekde 1923 Levinas lernantiĝis ĉe la universitato de Strasburgo, kie, laŭ liaj informoj, instruis Charles Blondel, Halbwachs, Pradines, Carteron, kaj plimalfrue, Guérolt.

Li sciigas pri sia amikeco kun Maurice Blanchot kaj pri fascina vizio, pere de majstroj kiuj estis adoleskuloj epoke de la Dreyfus-skandalo, vizio, por novulo kiel mem sin konsideris, pri popolo, tiu franca, kiu eminente esprimas la spiriton de humaneco.

Li loĝis, 1928-29 en Freiburg, kie komprenige aliris la fenomenologion. Dum tiu restado li akiris la francan civitanecon (1930).

Li ankaŭ vizitis kursojn ĉe la Sorbono de Léon Brunschvicg. Dum tiu periodo li havis okazon ĉeesti sabatajn vesperojn de la filozofio avangardo zorgitaj de Gabriel Marcel.

Li parolas pri la intelekta kaj kontraŭintelekteca rafineco de Jean Wahl kaj pri sia ĝojiga amikeco retrovita post longa kaptiteco en Germanio.

Milita periodo

Dum la germana invado de Francio en 1940, Levinas, militkaptito, estis translokigita al kampmilita de Hannover kie li restis ĝis la militfino, trude tenata en ekstraj barakoj por judaj kaptitoj, al kiu estis malpermesite ĉiu formo de kulto. Li estis krome utiligita kiel interpretisto pro sia scio pri la rusa lingvo.

Kunkaptitoj rakontas ke mem lin vidis prenanta notojn sur kajero, kiuj plimalfrue estus forminta la uverturon de siaj disertacioj pri "De l'Existence à l'Existant", referencpunkto de reaprezo kaj kritiko pri la filozofio de Martin Heidegger, kaj "Le Temps et l'Autre" (ambaŭ de 1948).

Lia edzino estis protektita el la deportado danke al ruzaj streĉoj de Maurice Blanchot kiu multe riskis. Aliaj membroj de lia familio ne estis tiom bonŝancaj ĉar ili estis aŭ mortigitaj aŭ malaperigitaj de nazioj.

Didaktika aktiveco

Ekde 1947 Levinas laŭregule konferencis ĉe la Collége Philosophique (Kolegio de filozofoj(, kiun Wahl estis fondinta kaj kiun tiom prizorgis. Li estris la centjaran Normalan Izraelan Orientan Lernejon, kiu preparadis instruistojn pri la franca lingvo por la lernejoj de Universala Izraela Alianco de la Mediteranea Baseno. Ekde la jaro 1950 Levinas engaĝiĝis en longigita studo pri la Biblio kaj pri Talmud kune kun Monsieur Chouchani); pere de tiu studo li evidentigis la apartaĵojn de judismo, kiel disigan distingon inter homo kaj Dio, la liberan volon, la kapablon ricevi la dian ordonon.

Lavinas instruis ĉe la judaj neŝtataj lernejoj en Parizo kiel ĉe la École Normale Israélite Orientale; en la jaroj sesdekaj kaj sepdekaj li lekciis ĉe la universitatoj de Poitiers, de Parizo X (Nanterre) kaj en Sorbono.

Filozofia penso

Post la milito, Levinas fariĝis avangarda filozofo en Francio, elemerĝiĝante en la klubo de intelektuloj rondiĝantaj ĉiukaŭ Jean Wahl. Lia pensado baziĝas sur la etiko de la Alia aŭ, kiel dirus Levinas mem, li esploras "la etikon kiel unuan filozofion".

Laŭ Levinas, la Alia ne estas koneblas kaj ne povas esti reduktita al objekto por si mem, kiel estas instruata de la tradicia Metafiziko (difinita de Levinas ontologio). Levinas preferas pensi la filozofion 'scio pri la amo' anstataŭ ol la amo por la scio. En lia sistemo, la etiko fariĝas esto sendependa el la subjektiveco ĝispunkte ke la responso estas intrinseka en la subjekto; pro tio etiko de responso antaŭas ĉiun ajn 'objektivan priserĉon pri la vero'. Levinas devenigas la superecon de sia etiko el la sperto de la renkonto kun la Alia. Laŭ Levinas, la vizaĝo-vixaĝa renkonto kun alia homa estulo estas privilegia fenomeno en kiu la proksimeco de la alia persono kaj la malproksimeco estas ambaŭ forte sentitaj kaj sentigitaj.

Okaze de la riveliĝo de vizaĝo, la unua natura deziro de persono estas elimini la Alian. Samtempe, la riveliĝo de la vizaĝo devigas la tujan konscion pri la nekapablo de la renkontanto tion faris. Ĉiu homo devas tujtuje allasi la neperforteblecon kaj la aŭtonomion de la Alia, agnoskatan kiel "instruiston" de etiko.

Entute, la ambicio de Levinas celis, ĉe la malfrua filozofio, pruvi ke la digneco de la homo estas konstatebla ĝuste en la momento de la renkonto kun alia vizaĝo. Laŭ li, la vizaĝo estas nuda, senkvalita, “vera truo en la Esto” (se uzi esprimon de Sartre). Tio pensigas al tio kion iam diris Platono laŭ kiu temas pri la “Bono trans l Esto” . “Kiam mi renkontas alian vizaĝon, mi estas plonĝigita inter demandoj, Mi estas destinita, traŭmatizita, perfortita”. “La etiko estas tio kio provokas malagrablon en la subjekto.”

Levinas alvenas al la konvinko (en "Totalité et infini"), ke nia responso por la Alia estas jam indikata ene de nia subjektiva strukturo. Antaŭe li altiĝis (vidu: "Autrement q'être ou au-delà de l'essence") ĉe la aserto ke la subjektiveco estas formita el kaj danke al nia kunekso kun la Alia: laŭ tiu vidpunkto la subjektiveco estis origine etika kaj ne teoretika. Nome, nia responso por la Alia ne estis apartaĵo deduktita el nia subjektiveco, sed preskaŭ deduktita el alia objektiva vizaĝo.

Pro tiu ideoj, tiom similaj al tiuj dedukteblas el la instruo de Jesuo pri la senkondixa amo al la proksimularo, en 1989 oni lin distingis per la "premio Balzan" por la filozofio.

Precipaj verkoj

(Por kompleta bibliografio, oni vidu: ici. Liaj verkoj trovis vastan publikon ĉe diversaj lingvoj al kiuj ili estis tradukitaj.

  • Théorie de l’intuition dans la phénoménologie de Husserl, 1930, (nouvelle édition Vrin, Paris, 2000).
  • Début de la publication des œuvres complètes aŭ éditions Grasset-IMEC : volume 1, 14 octobre 2009. Volume publié sous la responsabilité de Rodolphe Calin et de Catherine Chalier, préface de Jean-Luc Marion : Carnets de captivité, écrits sur la captivité et notes philosophiques diverses.
  • Totalité et infini, Essai sur l’extériorité, La Haye, M. Nijhoff, 1961
  • De l'évasion, Montpellier, Fata Morgana, 1962
  • En découvrant l'existence avec Husserl et Heidegger, Paris, J. Vrin, nouvelle édition aug. 1967, 3e édition 1974
  • Quatre lectures talmudiques, Paris, Minuit, 1968, nouvelle édition in coll. « Critique », 1976
  • Difficile liberté, Paris, Albin Michel, coll. « Présence du judaïsme », nouvelle édition aug. 1976, 3e édit. 1983, 4e édition 1995, 5e édition 2006
  • Sur Maurice Blanchot, Fata Morgana, coll. « Essais », 1976, nouvelle édition 1995
  • Noms propres, Montpellier, Fata Morgana, 1976
  • Du sacré au saint : cinq nouvelles lectures talmudiques, Paris Minuit, coll. « Critique », 1977
  • De l'existence à l'existant, Paris, J. Vrin, 1978, nouvelle édition, 1993
  • Le Temps et l'Autre, Montpellier, Fata Morgana, 1980 - PUF, 2011
  • L'Au-delà du verset : lectures et discours talmudiques, Paris, Minuit, coll. « Critique », 1982
  • Éthique et Infini, (dialogues d'Emmanuel Levinas et Philippe Nemo), Paris, Fayard, coll. « L'Espace intérieur », 1982
  • Difficile liberté, Paris, LGF, Le Livre de poche, coll. « Biblio-essais », 1984
  • Transcendance et Intelligibilité, Genève, Labor et Fides, 1984, nouvelle édition 1996
  • Noms propres, Paris, Le Livre de poche, coll. « Biblio essais », 1987
  • À l'heure des nations, Paris, Minuit, coll. « Critique », 1988
  • Autrement qu'être ou Au-delà de l'essence, Paris, LGF, Le Livre de poche, coll. « Biblio-essais », 1990
  • De Dieu qui vient à l'idée, Paris, J.Vrin, 2e édit. revue et aug. 1992
  • La Mort et le Temps, Paris, LGF, Le Livre de poche, coll. « Biblio-essais », 1992
  • Dieu, la mort et le temps, Paris, Grasset, 1993
  • L'Intrigue de l'infini : textes réunis et présentés par Marie-Anne Lescourret, Paris, Flammarion, 1994
  • Liberté et Commandement, Montpellier, Fata Morgana, coll. « Essais », 1994
  • Altérité et transcendance, Montpellier, Fata Morgana, coll. « Essais », 1995
  • Dieu, la mort et le temps, LGF, Le Livre de poche, coll. « Biblio-essais », 1995
  • Nouvelles lectures talmudiques, Paris, Minuit, 1996
  • Hors sujet, LGF, Le Livre de poche, coll. « Biblio-essais », 1997
  • De l'évasion, Paris, LGF, Le Livre de poche, coll. « Biblio-essais », 1998
  • L'Éthique comme philosophie première, Paris, Rivages, coll. « Rivages poche », 1998
  • Œuvres t. 1 : Carnets de captivité suivi de Écrits sur la captivité et Notes philosophiques diverses, Paris, Grasset-IMEC, 2009.
  • Œuvres t. 2 : Parole et silence et autres conférences inédites au Collège philosophique, Paris, Grasset-IMEC, 2011.
  • Eros, littérature et philosophie, Paris, Grasset, 2013.

Eksteraj ligiloj