Emmeline Pankhurst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Westminster emmeline pankhurst statue 1.jpg

Emmeline PANKHURST (naskonomo Emmeline Goulden) (naskiĝis la 15-an de julio 1858 en Manĉestro, mortis la 14-an de junio 1928) estis brita virinbalotrajtisto kaj fondinto de la militema organizaĵo de sufragetoj, la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj, aŭ WSPU). Ŝia nomo pli ol io alia memoriĝas je la lukto pro la virina balotrajto en la jaroj tuj antaŭ la Unua mondmilito.

Frua vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Emmeline Goulden naskiĝis la 15-an julio 1858 en Manĉestro, Britio, kvankam ŝi poste ĉiam festis kiel naskiĝtagon la 14-an, kiam francoj solenas la Bastille festotagon.

Emmeline havis dek gefratojn, kaj estis la plej aĝa filino de la familio. La patrino estis Sophie Jane Craine, de Manksinsulo kaj la patro estis Robert Goulden, manĉestra komercanto. Ambaŭ estis iom politikemaj, kaj Robert Goulden interesiĝis ankaŭ pri teatro. La familio kontraŭis sklavecon, kaj apogis virinbalotrajton: la patrino ricevis la revuon Women's Suffrage Journal (Ĵurnalo pri virinbalotrajto) redaktitan de Lydia Becker kiun la juna Emmeline legis. Aĝante 14 jarojn, ŝi ĉeestis virinbalotrajtistan kunvenon kun la patrino kie parolis Lydia Becker; kaj Emmeline tuj fariĝis konvinkita virinbalotrajtisto.

Post kelkaj jaroj ĉe la pariza lernejo École Normale de Neuilly (kie Emmeline amikiĝis kun Noémie Rochefort, filino de aktivulo Henri Rochefort) ŝi revenis al Manĉestro. Tie, ŝi renkontis Richard Pankhurst, kiu estis jam subtenanto de la virinbalotrajtista movado, kaj kun kiu ŝi edziniĝis en 1879. Ŝi naskis kvin infanojn:

Ŝia edzo, Richard, mortis en 1898 kiam Emmeline kaj la plej aĝa filino Christabel estis en Ĝenevo. Ŝi estis vidvino ĝis la fino de ŝia vivo en 1928. Tamen, dum la unua mondmilito, ŝi adoptis kvar infanojn kiujn ŝi nomigis Kathleen King, Flora Mary Gordon, Joan Pembridge kaj Elizabeth Tudor.

Ŝi loĝis ĉi tie en 1897-1907 en Manchester.

Frua kariero[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1889 Pankhurst membris en la gruparo National Society for Women's Suffrage (Nacia Socio por Virinbalotrajto, aŭ NSWS). Tiam okazis internaj malakordoj kaj la organizaĵo disiĝis. En 1888 Millicent Fawcett, Lydia Becker kaj aliaj forlasis la NSWS kiam ĝi decidis akcepti membro-grupojn kiuj estis filiiĝintaj al politikaj partioj. Pankhurst kaj aliaj forlasis ĝin baldaŭ poste, pro malakordo pri kion precize la movado petu, ĉu universalan virinbalotrajton aŭ unue nur balotrajton por fraŭlinoj. Multaj virinbalotrajto-kontraŭistoj diris ke viroj voĉdonis por iliaj edzinoj kiuj do ne bezonis balotrajton: tial kelkaj virinbalotrajtistoj kredis ke la kampanjo pli rapide sukcesos se oni unue petu balotrajton nur por fraŭlinoj kaj ne por edzinoj. La edziniĝinta Pankhurst neniam akceptis tiun restrikton.

La Pankhurst-oj kaj iliaj kolegoj tiam fondis la novan Women’s Franchise League (Ligo por Virinbalotrajto aŭ WFL) kiu petos virinbalotrajton por ĉiuj virinoj, edzinoj aŭ ne, same kiel viroj. Ĝi ankaŭ estis socialista organizaĵo, kiu apogis sindikatismon kaj egalajn rajtojn por virinoj pri heredo kaj eksgeedziĝo. Notindaj membroj estis Josephine Butler, Elizabeth Wolstenholme Elmy kaj Harriot Eaton Stanton Blatch.

Okazadis malakordo inter la radikala WFL, kritikata kiel “ekstrema”, kaj la pli konservemaj balotrajtistoj, mokante nomata “socio de fraŭlinoj”. Kiam en 1892 la Pankhurst-oj interrompis kunvenon organizata de Lydia Becker, Blatch kaj Elmy forlasis la WFL, kiu tute disigis la sekvanta jaro.

Emmeline Pankhurst tiam aliĝis al la Women’s Liberal Federation (Federacio de Liberalaj virinoj), la virina branĉo de la Liberala Partio. Poste ŝi aliĝis al la Independent Labour Party (Nedependa laboristara partio aŭ ILP) - kiu unue estis malakceptinta ŝin ĉar ŝi estis virino. Tie, ŝi disdonis manĝaĵon al senlaboruloj, kaj en 1894 fariĝis Poor Law Guardian (Kuratoro laŭ leĝoj pri malriĉuloj) en Chorlton-on-Medlock. Ŝi ankaŭ subtenis la politikan karieron de ŝia edzo. Post la morto de Richard Pankhurst en 1898, kiam Emmeline estis en Svislando kun Christabel, Emmeline bezonis pagatan laboron, kaj fariĝis registristo de naskoj kaj mortoj en Chorlton.

Pro ŝia laboro, Pankhurst ofte vidis kiel vivis malriĉaj virinoj, kaj kiel malsamas la vivkondiĉoj de viroj kaj virinoj. Ŝi fariĝis pli kaj pli konvinkita ke virinoj bezonis balotrajton por plibonigi siajn vivkondiĉojn.

Women's Social and Political Union[redakti | redakti fonton]

En 1903 Emmeline Pankhurst komencis malkredi je la povo de konstitucia politika aktivado en parlamento. Ŝi kredis ke necesos fariĝi pli militema kaj eĉ rompi leĝojn. Ŝi forlasis la ILP, kiu rifuzis pli enfokusiĝi al virinbalotrajto, kaj fondis novan nurvirinan organizaĵon, la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinojWSPU), kiu fariĝis tute ŝia organizaĵo. La WSPU neniam estis demokratia, kiu estis laŭ volo de Emmeline. Ŝi diris ke aliaj, pli konstituciaj organizaĵoj nenion atingis – ŝi kredis ke la movado bezonis virinbalotrajtistan armeon, kaj la WSPU estis tion. Ĉiuj kiuj malakceptis tiun ideon devis forlasi la union.

En 1906 Pankhurst ekprenis vorton “sufrageto” kiun uzis Charles Hands en la ĵurnalo Daily Mail, kiel malgrandigo de la ordinara angla vorto suffragist (balotrajtisto - eble, “sufragisto”). La WSPU fariĝis organizaĵo de sufragetoj, kiu komencis signifi militemajn kaj radikalajn virinbalotrajtistojn.

Kiel sufrageto, Emmeline Pankhurst mem estis unue arestita en 1908, provante eniri en parlamento por doni petskribon al la ĉefministro Henry Asquith. Ŝi estis malliberigita dum ses semajnojn. Entute ŝi estis sep foje arestita kaj malliberigita, kaj publike parolis pri kondiĉoj en la malliberejo. En 1912, ŝi faris malsatostrikon por protesti tiujn kondiĉojn sed, malkiel multaj aliaj sufragetoj, neniam spertis ŝtopnutradon. Ŝi minacis ke ŝi defendos ŝin per akvokruĉo kaj la gardistoj poste ne provis ŝtopnutri ŝin. Aliaj kvankam spertadis ŝtopnutradon kaj verŝajne Pankhurst evitis tion pro ŝia pozicio – la oficiroj rekonis ke ŝtopnutrado de Pankhurst estus politike kaj publike katastrofa.

La kampanjo de la WSPU farigixis pli kaj pli militema kaj perfortema, kaj eĉ pli aŭtokrata. Sufragetoj bombis kaj bruligis ambaŭ publikajn kaj nepublikajn konstruaĵojn. Pro tio, la organizaĵo malgajnis aŭ membrojn aŭ subtenantojn. Charlotte Despard kaj 70 alilaj forlasis en 1907 por fondi la pacistan, neperforteman Women’s Freedom League (Virina ligo por libereco). Emmeline Pethick-Lawrence kaj ŝia edzo Frederick Pethick-Lawrence, ĉiam gravaj estraranoj kaj subtenantoj, estis forigita ĉar ili malaprobis la perfortemajn taktikojn. Sylvia Pankhurst ankaŭ estis forigita, kaj Adela Pankhurst volonte forlasis la organizaĵon.

La aŭtobiografio Mia Propra Historio aperis en 1914.

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1914 komenciĝis la unua mondmilito. Emmeline Pankhurst kaj la WSPU ĉesis ĉiun virinbalotrajtistan aktivadon kaj apogis la registaron: kaj la registaro konsentis liberigi sian sufragetan malliberulon. La WSPU tiam komencis organizi pormilite, kaj celis kuraĝiĝi virojn fariĝi soldatoj, kaj virinoj fari la laboron de tiuj viroj. Pankhurst energie organizis kaj paroladis pormilite kaj porregistare. En 1916 kaj 1918 ŝi vizitis Usonon kaj Kanadon por peti monhelpon kaj subtenon por la milito. En 1917 ŝi vizitis Rusion por peti daŭrigon de la milito, ĉar la rusoj konsideris fari pactraktaton kun la germanoj. Ŝi jam estis fariĝinta malpli konvinkita pri socialismo kaj certe malaprobis bolŝevikismon en Rusio, do ŝia renkonto kun la rusa ĉefministro Aleksandr Kerenskij malbone malsukcesis.

Dume, Emmeline tute malaprobis la pacismon de ŝiaj filinoj Adela kaj Sylvia, denuncis aliajn pacistajn WSPU-membrojn, kiel Mary Leigh. Du grupoj forlasis la WSPU kaj fondis la Suffragettes of the Women's Social and Political Union (SWSPU) (Sufragetoj de la WSPU) kaj la Independent Women's Social and Political Union (IWSPU) (Sendependa WSPU). Tiuj organizaĵoj celis daŭri la virinbalotrajtistan movadon.

Pankhurst ankaŭ interisiĝis pri britaj “militbeboj”, infanoj de soldatoj, kies gepatroj ne estis edziĝinta. Ŝi establis adoptohejmon kaj mem adoptis kvar infanojn kiujn ŝi nomigis Kathleen King, Flora Mary Gordon, Joan Pembridge, kaj Elizabeth Tudor.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la Pankhurst Centro por virinoj.

Post la milito, kaj post la 1918 Leĝo pri popola reprezentado, kiu unue ampleksis balotrajton al virinoj (kvankam nur al virinoj aĝante pli ol 30 jarojn), okazis nova malakordo inter Pankhurst kaj aliaj socialistoj kaj feministoj. Multaj nun kredis ke viroj kaj virinoj kondutu politikajn kampanjojn kunkune sed Pankhurst ankoraŭ kredis ke vira politiko estis malefika kaj ŝi preferis agi aparte de viroj. Pro tiu ŝi fondis la nurvirinan Women’s Party (Partio de virinoj).

Ŝia partio petis egalajn leĝojn pri edziĝo, egalan laborpagon por egala laboro, kaj egalajn laborŝancojn por virinoj. Ĝi ankaŭ estis naciista, imperiista kaj kontraŭis pacismon kaj bolŝevikismon: la ĉefministro David Lloyd George laŭdis Pankhurst kaj ŝia partio ĉar “Ili batalis bolŝevikismon kaj pacismon kun granda lerto, persistemo kaj kuraĝo”. [1]. Christabel Pankhurst, kun la subteno de ŝia patrino, kandidatis en parlamenta balotado en 1919, kaj mallarĝe malgajnis. Poste, la partio ne longe daŭris.

Ekde 1922 ĝis 1925, Pankhurst loĝis en Kanado. Tie ŝi kampanjis pri neegala seksumada moralo kaj laboris kun la Canadian National Council for Combating Venereal Diseases (Kanada nacia konsilio por batali kontraŭ venereaj malsanoj).

En 1926, post reveno al Londono, Pankhurst aliĝis al brita Konservema partio kaj kandidatis en la 1928-a parlamenta balotado. Estis granda ŝanĝo de vidpunkto por tiu antaŭe radikala virino, sed eble ŝi kredis ke tiu partio permesos al ŝi la plej bonan ŝancon servi kiel parlamentano.

Ĉiuokaze, ŝi ne povis longe kandidati ĉar ŝi grave malsanis ekde aprilo 1928, kaj mortis la 14-a junio 1928. Ŝi estis entombigita en Brompton, Londono. La funebro okazis la 18-a junio kaj estis grandega afero, kaj multaj ĉeestis. Statuo estis en 1930 starigita en Victoria Tower Gardens, kaj la ĉefministro Stanley Baldwin ĉeestis ĝian malfermon.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Purvis, June. Emmeline Pankhurst: A Biography. London: Routledge, 2002. ISBN 0-415-23978-8.
  2. Ĉi tiu artikolo estas bazita sur ĝia angla versio.