Emmen LU

El Vikipedio
(Alidirektita el Emmen-Dorf)
Saltu al: navigado, serĉo
Emmen
Blazono de Emmen
Emmenbrücke
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47°4′39″N 8°18′0″O  /  47.0775°N, 8.3°O / 47.0775; 8.3 (Emmen LU)Koordinatoj: 47°4′39″N 8°18′0″O  /  47.0775°N, 8.3°O / 47.0775; 8.3 (Emmen LU)
Nombro de enloĝantoj 27205
Areo 20,37 km²
Alteco 427 m super marnivelo
Poŝtkodo 6020 kaj 6032
Komunumkodo 1024
Mapo de Emmen

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Emmen estas urbo kaj komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 27205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

[redakti] Geografio

Emmen estas antaŭurbo de Lucerno ĉe la alfluejo de la rivero Kleine Emme al Reuss, je la norda flanko de la du riveroj. La komunumo konsistas el la du partoj Emmen-Dorf kaj Emmenbrücke.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo Emmen limas en nordo al Rothenburg kaj Eschenbach, en oriento al Buchrain kaj Ebikon, en sudo al Lucerno kaj Littau, kaj en okcidento al Neuenkirch.

[redakti] Trafiko

Emmen situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno. La urbo estas ankaŭ bone konektita al la loka busreto de Lucerno.

En Emmen kruciĝas la naciaj aŭtoŝoseoj A2 kaj A14.

[redakti] Ekonomio

Plej grava labordonanto kun proksimume 1400 laborlokoj estas la armea flughaveno Emmen (ICAO-Kodo LSME), kie troviĝas la ĉefsidejo de la svisa aerarmeo. En Emmen troviĝas ankaŭ al sidejo de la svisa grandmelkejo Emmi.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Emmen datiĝas el la jaro 840 kiel Emau.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo Aliaj lokoj kun la nomo Emmen

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo Oficiala retejo de la komunumo Emmen
Ekstera ligilo Emmen en la Historia Leksikono de Svislando
Ekstera ligilo Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono


Distrikto Hochdorf
Pic Hochdorf.png
Altwis 372.jpg
Aesch - Altwis - Ballwil - Emmen - Ermensee - Eschenbach - Hitzkirch - Hochdorf - Hohenrain - Inwil - Rain - Römerswil - Rothenburg - Schongau
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Emmen
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj