Emmerich Hanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emmerich Hanus (naskiĝinta la 24-an de aŭgusto 1879 en Vieno; mortinta la 20-an de novembro 1956 samurbe) estis aŭstra filma reĝisoro, aktoro, scenaristo kaj produktisto kaj dum la epoko de la silenta kaj ankaŭ dum tiu de la sona filmo. Elfi von Dassanowsky, kun kiu li en 1946 fondis la filmproduktan firmaon Belvedere-Film, priskribis lin kiel „afabla kaj retenema persono“.[1] Emmerich Hanus estis frato de Heinz Hanus, kun kiu li dumvive konkurencis.

Vivo kaj verkaro

Emmerich Hanus komencis sian filmokarieron per silentfilmo en 1913 kiel aktoro en i.a. „Der Andere" kaj „Die schwarze Natter" kaj laboris ekde 1915 ankaŭ kiel reĝisoro. Li surekranigis inter alie la verkojn de la popolpoeto Karl Schönherr kiel kunverkisto kaj reĝisoro de „Erde“ (1920) kaj „Glaube und Heimat" (1921).

Post anekso de Aŭstrujo fare de la nazia regno Emmerich Hanus retiriĝis male al sia frato Heinz, kiu ankaŭ estis aliĝinta al la NSDAP, de la filmado kun la ununura escepto de flankrolo en „Liebe ist zollfrei“ de E. W. Emo en la jaro 1941. Anstataŭe li laboris kiel bankestro. Lia multjara kolegino Elfi von Dassanowsky diris pri tio en intervjuo kun la gazeto Wiener Zeitung en la jaro 1999: „Bedaŭrinde la politika idearo do malebligis kunlaboron de la du. Tia kunveno de mirindaj filmtalentuloj estus reganta la aŭstran filmon, kiel estis farintaj Luise Kolm kaj Julius Fleck en la silentfilmo, aŭ eĉ estus rezultigi vienan egalaĵon al la holivuda Warner Brothers.“

Emmerich Hanus rigardis la renaskiĝon de Aŭstrujo post la Dua Mondmilito kiel ebla renaskiĝo de sia filmokariero. Li esperis transpreni en la dua duono de la jarcento la rolon, kiun lia frato enprenis en la unua jarcentoduono. Lia unua projekto post la milito estis „Seine einzige Liebe“ en la jaro 1946, rakonto pri Schubert, kiun produktis la mallongviva filmproduktejo „Royal-Film“, kaj kiun li reĝisoris. Krom sia verkado kiel scenaristo de „Glücksmühle“ Hanus verkis kaj enscencigis ankaŭ „Märchen vom Glück“ kaj la dramon „Dr. Rosin“ (1949) sub la kaŝnomo „Arthur de Glahs“.

Kiel aktoro Emmerich Hanus videblis ankaŭ en filmoj, kiujn li mem produktis. En tiaj kazoj li kontentiĝis per pli malgrandaj flankroloj. La fakto, ke li neniam tute rezignis la aktoradon, faris lin tre simpatian studiestron kaj reĝisoron, ĉar li same kiel Willi Forst sciis, kiel interrilati kun la mio de la aktoroj. Kiel malfrua Charlie Chaplin ankaŭ Hanus restis post enkonduko de la sonfilmo reĝisoro de silentfilmoj, ĉar la reĝio por li estis treege pli grava ol la dialogo.

La lasta filmo de Hanus temas pri la dramatikaj travivaĵoj de genia viena kuracisto, kiu implikiĝas en la opiokomerco je la ŝanĝiĝo de la 19-a al la 20-a jarcento. La epopea filmo enhavis malmultajn dialogojn, sed elspezajn kulisojn, kiuj malgraŭ la limigoj per malgranda studio-ekipaĵo montras sur la vastan palitron de reĝisoro kiel David Lean ekzemple en „Doctor Zhivago“. Ĉar Hanus ŝatis transpaŝi la eblecojn de la Belvedere-Studio kaj plej multe volis koncepti surlokigan filmarton, en kiu tiaj lokoj kiaj Parizo, Marsejlo, Ĉikago kaj Ŝanhajo estus transprenataj en la Belvedere-Studion kaj en la vienan pejzaĝon. Kiel unu el malmultaj li tamen disponis ankoraŭ pri la adaptiĝopovo kaj fantazio de la frua filmado kaj uzis siajn unikajn kapablojn por produkti ankaŭ malgraŭ modestaj eblecoj intereskaptan filmon.

Filmaro

…de la reĝisoro kaj, se indikata, ankaŭ kiel scenaristo

  • Der Indische Tod, 1915
  • In der Nacht, 1915
  • Ein Gruss aus der Tiefe, 1915
  • Die Nacht von Cory Lane, 1916
  • Das Goldene Friedelchen, 1916
  • Die Fiebersonate, 1916
  • Der Einsiedler von St. Georg, 1916
  • Am Amboss des Glücks, 1916
  • Spiel im Spiel, 1916
  • Unheilbar, 1917
  • Das Gewissen des Andern, 1917
  • Der Ring des Hauses Stillfried, 1918
  • Die Liebe der Maria Bonde, 1918
  • Der Letzte Liebesdienst, 1918
  • Das Gürtelschloß der Senahja, 1918
  • Der Fluch der alten Mühle, 1918
  • E, der scharlachrote Buchstabe, 1918
  • Aranka und Arauka, 1918
  • Die Sühne, 1918
  • Die Geige des Tommaso, 1919
  • Das Geheimnis des Irren, 1919, ankaŭ kiel scenaristo
  • Die Nacht der Prüfung, 1920
  • Erde, 1920, ankaŭ kiel scenaristo
  • Wildes Blut, 1920
  • Glaube und Heimat, 1921, ankaŭ kiel scenaristo
  • Aus dem Schwarzbuch eines Polizeikommissars, 2-a parto: Verbrechen aus Leidenschaft, 1921
  • Die Schuhe einer schönen Frau, 1922
  • Die Letzte Maske, 1924
  • Das war in Heidelberg in blauer Sommernacht, 1927
  • Nacht in Yoshiwara, Eine, 1928
  • Gigolo, 1930 (ankaŭ: Der Arme Tanzleutnant kaj Oberleutnant Rudi), ankaŭ kiel scenaristo
  • Die Glücksmühle, 1947 (ankaŭ: Das Erbe von Mühlhof, The Mill of Good Luck kaj The Mill of Happiness)
  • Seine einzige Liebe, 1947, ankaŭ kiel scenaristo

…de la aktoro

  • Wer ist der Täter?, 1913
  • Die Schwarze Natter, 1913
  • Roman einer Verschollenen, 1913
  • Der Andere, 1913
  • Der Gestreifte Domino, 1915
  • Die Nacht von Cory Lane, 1916
  • Das Goldene Friedelchen, 1916
  • Freies Volk, 1925
  • Die Elf schillschen Offiziere, 1926
  • Liebe ist zollfrei, 1941
  • Rembrandt, 1942 (ankaŭ Ewiger Rembrandt)
  • Die goldene Stadt, 1942
  • Märchen vom Glück, 1949, nemenciita (ankaŭ: Kiss Me Casanova, Traum vom Glück kaj Küss mich Casanova)

…de la produktisto

  • Symphonie in Salzburg, 1946 (ankaŭ: Symphony in Salzburg)
  • Kunstschätze des Klosterneuburger Stiftes, 1947
  • Die Glücksmühle, 1947 (ankaŭ Das Erbe von Mühlhof, The Mill of Good Luck, The Mill of Happiness)
  • Seine einzige Liebe, 1947
  • Wer küßt wen?, 1947 (ankaŭ: Glück mußt Du haben auf dieser Welt)
  • Der Leberfleck, 1948 (ankaŭ: The Freckle, Der Prämierte Leberfleck)
  • Doktor Rosin, 1949 (ankaŭ: Dr. Rosin)
  • Märchen vom Glück, 1949, (ankaŭ: Kiss Me Casanova, Traum vom Glück kaj Küss mich Casanova)

Referencoj

  1. Intervjuo kun Wiener Zeitung la 10-an de septembro 1999

Eksteraj ligiloj

greke Emmerich Hanus ĉe Interreta filma datumbazo (angle)