Kreuzlingen
| Kreuzlingen | |
|---|---|
| Kantono | Turgovio |
| Distrikto | Kreuzlingen |
| Koordinatoj | 47°38′45″N 9°10′43″O / 47.64583°N, 9.17861°OKoordinatoj: 47°38′45″N 9°10′43″O / 47.64583°N, 9.17861°O |
| Nombro de enloĝantoj | 18343 |
| Areo | 11,79 km² |
| Alteco | 397 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8280 |
| Komunumkodo | 4671 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Kreuzlingen (alemane Chrüzlinge) estas urbo en la samnoma distrikto Kreuzlingen, kies ĉefurbo ĝi estas, en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 18343 loĝantojn je la 31-a de oktobro 2008.
Geografio [redakti]
Kreuzlingen situas ĉe la bordo de Bodenlago rekte norde de la germana urbo Konstanco, kun kiu ĝi komplete kunkreskis kaj formas komunan aglomeraĵon.
Trafiko [redakti]
Kreuzlingen estas finpunkto de la aŭtoŝoseo A7 de Vinterturo tra Frauenfeld al Kreuzlingen. Ĝi estas ankaŭ fervoja nodo de la fervojlinioj de Konstanco al Wil kaj de Ŝafhaŭzo al Rohrschach, kaj elirpunkto de diversaj ŝiplinioj sur la Bodenlago.
Historio [redakti]
Kreuzlingen estis fondita de la episkopo de Konstanco, Ulriko la 1-a en la jaro 1125 kiel Eigolteshoven (Egelshofen). En la jaro 1874 la nomo estis ŝanĝita de Egelshofen al Kreuzlingen. Ĝian hodiaŭan grandecon la komunumo akiris per la kunigo de Kreuzlingen-Egelshofen kun Kurzrickenbach en la jaro 1927 kaj Emmishofen en la jaro 1928. En la jaro 1947 Kreuzlingen fariĝis urbo per la registriĝo de la 10000-a loĝantino.
Esperanto-Movado [redakti]
Laŭ Svisa Espero en la jaro 1910 en Kreuzlingen estis fondita Esperanto-Klubo.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la urbo Kreuzlingen
- Kreuzlingen en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kreuzlingen
|
||||||