Emmy von Rhoden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmy von Rhoden
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1829 (1829-11-15)
en Magdeburgo
Morto 7-an de aprilo 1885 (1885-04-07) (55-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto
Verkoj Der Trotzkopf
vdr

Emmy von RHODEN, kun vera nomo Emmy Friedrich (naskiĝis la 15-an de novembro 1829 en Magdeburg, mortis la 17-an de aprilo 1885 en Dresdeno), estis germana verkistino.

Estante filino de bankisto, ŝi edziniĝis al la verkisto de romanoj Friedrich Friedrich. Ŝia "historio hejma por plenkreskulinetoj" estis eldonita sub la titolo Trotzkopf, kio laŭvorte signifas spitemulino, obstinulino. Ĝi estas ekzemplo por t.n. adoleskantina romano.

La daŭrigoj pri la fianĉina kaj la edzina tempo de Trotzkopf - Aus Trotzkopfs Brautzeit kaj Aus Trotzkopfs Ehe - estas ne de ŝi mem sed de ŝia filino Else Wildhagen.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Trotzkopf, 1883
  • Das Musikantenkind, 1883 (rakonto)
  • Lenchen Braun, 1883 (kristnaska rakonto)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Susanne Barth: Töchterleben seit über 100 Jahren. Emmy von Rhodens "Trotzkopf". En: Klassiker der Kinder- und Jugendliteratur. Eld. de Bettina Hurrelmann. Frankfurt am Main: Fischer Taschenbuch-Verlag 1995. (= Fischer-TB; 12668). p. 270–293. ISBN 3-596-12668-1.
  • Geschichte der Mädchenlektüre. Mädchenliteratur und die gesellschaftliche Situation der Frauen vom 18. Jahrhundert bis zur Gegenwart. Eld. de Dagmar Grenz kaj Gisela Wilkending. Weinheim kaj aliaj: Juventa 1997. ISBN 3-7799-1341-0.
  • Ute Hartmann: Das Mädchenbuch in der Trivialliteratur. Durchgängige Muster in beliebten Mädchenbüchern des 20. Jahrhunderts. Bayreuth: Univ. Zulassungsarbeit 1994.
  • Verena Pisall: Hierarchien in der Redewiedergabe von Mädchenbüchern. Ein historischer Vergleich von 1885 bis heute. Zürich: Univ. Lizentiats-Arb. 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]