Emomalii Raĥmon
| Emomalii Raĥmon | |
en novembro 2001 |
|
|
prezidanto de Taĝikio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 6-a de novembro 1994 |
|
|
|
|
| Naskiĝo | la 5-an de oktobro 1952 (do nun 59-jara) en |
|---|---|
| Nacieco | taĝikia |
| Politika partio | Popola Demokrata Partio de Taĝikio |
| Profesio | politikisto |
Emomalii Raĥmon (taĝike Эмомалии Раҳмон en cirila alfabeto aŭ امامعلی رحمان en araba respektive persa alfabeto), naskiĝis la 5-an de oktobro 1952, do nun 59-jara) estas taĝikia politikisto. Ekde la 6-a de novembro 1994 li estas la ŝtata prezidanto de Taĝikio. La politikisto estas la gvidanto de la politika partio Popola Demokrata Partio de Taĝikio, kies membro ankaŭ estas la ĉefministro Okil Okilov, kiu deĵoras ekde la jaro 1999.
[redakti] Vivo
Post studado de ekonomiko, Emomalii Raĥmon laboris kiel partia sekretario en agrikultura entrepreno. Helpe de la prezidanto Raĥmon Nabijev (Раҳмон Набиев) li pli poste iĝis direktoro de sovĥozo en sia hejma regiono. La 20-an de novembro 1992 li de la taĝikia parlamento elektiĝis gvidanto de la supera soveto de la sendependiĝinta ŝtato Taĝikio kaj la 6-an de novembro 1994 ŝtata prezidanto. La parlamenta opozicio kaj eksterlandaj observantoj kritikis la baloton kaj suspektis falsadon. La 6-an de novembro 1999 li reelektiĝis por plia, nun sepjara, oficperiodo. La 5-an de novembro 2006 li gajnis prezidantan baloton kontraŭ ses aliaj kandidatoj. La 26-an de marto de la sekva jaro la politikisto, kiu ĝis tiam nomiĝis Emomalij Ŝarifoviĉ Raĥmonov, ŝanĝis sian nomon en la pli taĝikan formon "Emomalii Raĥmon" kaj deklaris tiun paŝon parto de nova trovo de taĝika identeco.