Empire State Building

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Empire State Building
nubskrapulo
Empire State Building from the Top of the Rock.jpg
La plej alta nubskrapulo je 1931 al 1972
Lando Flago de Usono  Usono
Ŝtato Nov-Jorkio
Distrikto Manhattan
Municipo Novjorko
Tipo de konstruaĵo Nubskrapulo
Situo Empire State Building
 - koordinatoj 40°44′54″N 73°59′08″W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 40.74833 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">40.74833°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 40.74833; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Empire State Building)
Alteco 382 m
Areo de etaĝoj 208 879 
Arkitekto William F. Lamb
Konstruata 1930-1931
Etaĝoj 102
Liftoj 73
Antaŭulo Konstruaĵo Chrysler
Superanto World Trade Center
Situo de Empire State Building en Usono
RedHut.svg
Situo de Empire State Building en Usono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Empire State Building
Retpaĝo: esbnyc.com

Empire State Building [empajer stejt bilding] estas ŝtalbetona konstruaĵo en Novjorko kun 102 etaĝoj, kun alto de 381 m, kun bazo de preskaŭ unu hektaro. La konstruo troviĝas en mezo de Manhattan, ĉe angulo de Fifth Avenue kaj la Strato 34.

Ĝi estis finkonstruita en 1931 kaj estis siatempe la unua nuboskrapulo (anstataŭigante je Chrysler Building). Ĝi estis ĝis 1954 plej alta konstruaĵo de la mondo aŭ ĝis 1972, ĝis malfermo de World Trade Center.

Oni ekipis ĝin en 1950 per tv-anteno, altiginte je 449 m.

Post la eventoj de 11-a de septembro 2001, ĝi iĝis denove plej alta konstruaĵo de Novjorko kaj nun la dua plej alta nuboskrapulo de Usono post la 443 m alta Willis-Turo en Ĉikago.

Enhavo

[redakti] Faktoj pri la konstruaĵo

  • ĉ. 55.000 t ŝtalo
  • 10 milionoj da brikoŝtono
  • ĉ. 760 km elektra kondukiloj
  • 96 km akvoduktoj
  • circa 5600 km telefonkabloj
  • 6500 fenestroj
  • tutmaso de ĉ. 331.000 t
  • ĉ. 5660 m³ sabloŝtono
  • ĉ. 30.000 m² marmorplanko
  • Elektra bezono: pli ol 40 milionoj da kWh
  • pli ol 1100 necesejoj
  • 73 liftoj en ŝaktoj de 11 km
  • 102 etaĝoj

[redakti] Historio

Old timer structural worker2.jpg

La konstruaĵon planigis la borsa spekulisto kaj fondinto de General Motors John Jacob Raskob, kiu komisiis la arkitekton William F. Lamb pri la planado. Tiam Raskob kredis je ĝenerala riĉiĝo de ĉiu. Kiam la borso kolapsis en oktobro de 1929 ĉesis ankaŭ la konstruoj. Sed la konstrulaboroj de Empire komenciĝis en marto de 1930 kaj pli frua guberniestro de Novjorko kaj prezidanto de Empire State Corporation Alfred E. Smith metis la bazŝtonon en septembro de 1930.

La konstrulaboro okazis ĉe industria flubendo. En Pittsburgh oni produktis 50.000 ŝtalapogilon, kun tolero de 3 mm kaj liveris en 8 horoj al la konstruejo. En la interno oni instalis relparojn por facila movo de materialoj.

Post unu jaro kaj 45 tagoj komencis konstrui la etaĝojn, averaĝe 4,5 po semajno. La veraj herooj estis la vinktistoj, kiuj estis mohawk-indianoj kaj laboris en 4-membraj grupoj en timiga alto. Ili ricevis la salajron 1,25 dolaroj je 800 viktado je tago.

La solena malfermo okazis la 1-an de majo 1931 fare de prezidento Herbert Hoover, sed kelkaj burooj estis ankoraŭ malplenaj en la 1940-aj jaroj.

Oni planis tegmentan areon kiel ankrejon por aerŝipoj, sed ĉe la unua provo evidentiĝis, ke la supre-fluanta aero estas tro forta.

[redakti] Interesaĵoj

En 1945 trafis B-25-bombavio la 79-an etaĝon. Mortis 14 homoj.

Betty Lou Oliver falis kun lifto 75 etaĝon. Ŝi travivis.

[redakti] Arkitekturo

[redakti] En filmo

La konstruaĵo aperis en jenaj filmoj:

  • King Kong
  • Independence Day
  • Sendorme en Seattle
  • Love Affair
panoramo de Manhattan desupre de Empire State Building
360°-Panoramo, Manhattan desupre de Empire State Building

[redakti] En popola kulturo

[redakti] Galerio

[redakti] Similaj konstruaĵoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj