Empiriokritikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Citaĵo
 Necesas rezigni respondi demandojn agnoskitajn sencomankajn kaj tiaj ili fariĝas kiam mankas sensaj datenoj 
— Ernst Mach (Analyse der Empfindungen

La termino empiriokritikismo indikas filozofian pensfluon kiu celas fondi la filozofion kiel sciencon aŭ bazitan sur la sensa sperto (empiriismo), ekskluzivante do ĉiun referaĵon al Metafiziko (kritikismo).

Malsame ol pozitivismo, empiriokritikismo rekonas la limojn de la scienca scio, sed intencas ĝin bazi ekskluzive sur sencaj datenoj tiel ke se ankaŭ la sciencaj konceptoj ne kaptas la lastan esencon de la realo tamen ili utilas por ĝia interpreto ("ekonomia" teorio de scienco).[1]

La fondistoj de empiriokritikismo[redakti | redakti fonton]

Empiriokritikismo estas termino uzata en 1894 de Richard Avenarius (18431896), profesoro pri indukta filozofio en la universitato de Zuriko, per kiu li volis krei, malkonsentinte kun la kanta «Kritiko de la Pura Racio», filozofion kiel sciencon kiu eliminas ĉiun specon de metafiziko, alestigante unuaevidente la «puran sperton», tiun kiu antaŭas la distingon inter la fizika fenomeno kaj la psika fenomeno.
Laŭ tiu aŭtoro, la individuo kaj la medio en kiu li estas integrita ne estas du realoj disigitaj kaj oponaj: la sperto, kiun li havas, pri la ekstera medio similas al tiu pri si mem. Disigi la fizikan elementon el tiu psika estas rezulto de la falsado de la sperto, kaŭzita de la enmemigo, nome el “altiri enen tion kio estas ekstere,” mistifika procezo kiu generas la personajn sensacojn kaj dissolvas la naturan unuecon de la sperto.[2]

En la verkoj pri tiu temo Ernst Mach, profesoro de la universitato de Vieno, konverĝis kun la penso de Avenarius, taksante la distingon inter fizika fenomeno kaj psika fenomeno pure konvencia kaj utila nivele de praktiko.
Tiu neaŭtentika distingo dependas de la rilatoj kiujn oni alestigas kun la sensacoj, kiuj estas la konstituaj kaj originaj elementoj de la sperto: pro tio, ekzemple, koloro, kiu estas pura kaj simpla fizika fakto se rilatigita al luma fonto, fariĝas psika realo se relatigita al la retino de la okulo.[3]

La scienco do estas ekonomika ellaborado pri naturaj leĝoj per kiuj tra la sensacoj oni rilatigas inter si la fenomenajn distingajn karakterojn.

Penso[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ aŭtoroj ĉerpas la inspiron el la fenomenismo, sed dum Mach lokigas tra diskutoj, per sciteoriaj argumentoj, la determinisman mekanismon de la fiziko kaj la pretendon de ĝia metodologio praktiki superecon sur la tuta sciosfero, Avenarius, kiu ne hazarde referencas al kritikismo de [[Immanuel Kant, celas liberigi la filozofion el ĉiu metafizika malhelpo, sur kiu enradikiĝis jen la idealismaj doktrinoj jen tiuj pozitivismaj kiuj ekzaltis la sciencan metodon kiel la unikan validan por aŭtenta scienco.

La celo estis transformi pozitivismon al io pli rafinita per elimino de la pretendoj prezenti lastajn kaj definitivajn eksplikojn de la realo, tipa postulo de la metafiziko kiu siavice generas kontraŭstarantajn dualismojn, nome materialismo kaj filozofia spiritualismo, aŭ provojn surmeti interpretojn unu sur alian.

Disvastigo de empiriokritikismo[redakti | redakti fonton]

Empiriokritikismo establiĝis kiel aŭtonoma kaj tute difinita doktrino kun Joseph Petzoldt, Hans Cornelius, C. Hauptmann, R. Willy, H. Gomperz kaj aliaj.

En Rusio tiu filozofia fluo havis vastan sekvantaron.

Ankaŭ la fenomenologia penso de Edmund Husserl esttis parte influita de empiriokritikismo rilate la kriterion de la purigo de la sperto reprenita de la «porelimina metodo» de Avenarius.
Male, empiriokritikismo ne trovis konsenton ĉe fizikisto Max Planck kaj precipe ĉe Karl Popper kiu rimarkis ke la metafizikaj propozicioj ne estas ĉiam sencomankaj, kiam ili estas formulitaj laŭ logike kohera maniero: en tiu kazo ne estas la empiria refutebleco kiu povas doni racian sencon al metafizika parolado, sed ĝia esprimo deduktivforma, tia ke ĝi povas kondukiĝi al urĝaj sekvoj submeteblaj al kritiko.[4]

Spite de tiuj kritikoj kaj de tiuj de metafizikistoj, kiuj aliras metafizikon per apartaj metodoj malsamaj ol tiuj sciencaj, kvankam science konstruitaj, empiriokritikismo trovis ne marĝenan konsenton, precipe la germanaj landoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopedia Treccani ĉe la koresponda voĉo.
  2. Didier Julia, Filozofia Vortaro Larousse, p.77.
  3. Alfonsina D'Elia, Ernst Mach, La Nuova Italia, 1971 p. 33
  4. "Laŭ la mezuro en kiu metafizika teorio povas esti racie kritikata mi konsentus serioze juĝi ĝian implicitan pretendon esti konsiderita, almenaŭ provizore, vera". Karl Popper.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vladimir I. Lenin, Opere, Materialismo ed empiriocriticismo, Vol.XIV, Editore: Editori Riuniti , 1970
  • Giovanni Reale, Dario Antiseri, L'empiriocriticismo di Richard Avenarius ed Ernst Mach, in Il pensiero occidentale dalle origini a oggi. Brescia, Editrice La Scuola, IX ed., 1988, pp. 305 – 321.
  • Renato Sigismondi, La teoria della conoscenza di Ernst Mach, Tabula Fati, Chieti 2002. ISBN 887475017X
  • Karl Marx, Friedrich Engels, Vladimir Il'ich Lenin, Sulla scienza, a cura e introduzione di Giuseppe Barletta, Edizioni Dedalo, 1977. ISBN 9788822001443
  • A. Pasquinelli, Introduzione a Carnap, Laterza, Bari, 1972

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]