Emsbüren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emsbüren
Blazono
Emsbüren (Germanio)
Emsbüren (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05903
Poŝtkodo 48488
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 03454010
Subdivido 8 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Bernhard Overberg
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Markt 18
Demografio
Loĝantaro 10626 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 24′ N, 7° 17′ O (mapo)52.39257.2913888888889Koordinatoj: 52° 24′ N, 7° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 22 - 72 m
Areo 139,31 km²
Oficiala retejo https://www.emsbueren.de/
vdr

Emsbüren estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio, en distanco de proksimume 15 kilometroj al la limo de Nederlando. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 10626 loĝantojn.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumocentre[redakti | redakti fonton]

  • Komunumocentre videblas vilao de la brandofarejo Kuipers el la jaro 1818.
  • La konstruaĵo alte Amtsvogtei en la strato Papenstraße havas belan sabloŝtonajn fasadon apudan ĝardenan arkon, kaj konstruiĝis en 1824. Ĝi renoviĝis en 2008 kaj de tiam uziĝas kiel ejo de la turisma oficejo kaj por nuptocelebraĵoj.
  • La dolmena tombejo Mehringer Steine konsistas el grupo de tri tombejoj ĉirkaŭ 4 500 jarojn agaxj. La unuopaj dolmenoj grandas ĝis 3 metrojn.
  • Moderna fontano Herzog-und-Kumpan-Brunnen en 1994 sur la loka merkata placo skulptaĵe vidigas la ĉefajn figurojn de la komunuma karnevalo. La figuroj origine estas el komikista romano de Bernd Bücker el Salzbergen: laŭ la romano, viro nomata „Herzog“ ("duko") kiel migra vendisto kun siaj varoj en granda dorsa korbo kun sia kolego „Kumpan“ piedire vojis tra la regiono Emslando, ofte gastis en „Büren“ (Emsbüren) kaj tie rakontis ŝercojn kaj faris petolaĵojn.
la skulptaĵo pli detale

Antaŭ la komunumocentra preĝejo situas la skulptaĵo Pastor sine Koh, starigita en junio 2004. La platgermana folklora kanto dat Leed van Pastor sine Koh ("kanto pri la bovino de l' pastoro") konatas en tuta norda Germanio: Onidire la bovino de pastoro Deitering iun tagon komplete rifuzis manĝi. La vokitaj konsilantoj Kobes kaj Herm-Dirk - samtempe bestokuracistoj kaj buĉistoj - trompe atestis ke la bovino devus esti urĝe buĉata, kaj la pastoro jesis je la kondiĉo ke la viando estu disdonata inter la malriĉuloj de la paroĥo. Tamen post la buĉo la viando estis disdonita en granda festo al prosperaj burĝoj, kaj la lokaj malriĉuloj ricevis nenion. Kiam la skandalo konatiĝis, nekonata vilaĝa poeto verkis mokan kanton pri la evento kaj la pikaj versoj en skriba formo nokte estis fiksitaj al la plej gravaj lokoj de la komunumo, por vaste diskonigi la misagon. Rapide verkiĝis melodio al la versoj, kaj la moka kanto disvastiĝis ĉie kie parolatas la platgermana lingvo.

Religiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La kirko Sankt Andreas estas trinava hala kirko en gotika stilo, konstruita en la 15-a jarcento. La kirka turo altas 78 metrojn kaj grimpeblas per 204 ŝtupoj. Interne de la kirko tri sveltaj kolonoparoj portas la kupolaron. Grandaj fenestroj en gotika stilo vidigas kolorplenajn vitralojn. La arte ĉizita ligna altaro de A. Bücker el : Rheda-Wiedenbrück estas el la jaro 1908. En la enireja areo videblas baptejo el loka sabloŝtono, kiu estas la sola restaĵo el pli frua, ligna kirko.
  • La kirko Sankt Johannes der Täufer en la komunumoparto Elbergen konstruiĝis probable inter la jaroj 1290 kaj 1310, dum la unua skriba mencio pri Elbergen estas jam el la jaro 890. La unua skriba mencio de la kirko estas el dokumento de la papo Benedikto la 12-a, rezidinta en Avinjono, el la jaro 1338.
  • La kirko Sankt Maria en la komunumoparto Listrup inaŭguriĝis la 17-an de majo 1883.
  • La paroĥa parko Pfarrgarten Emsbüren konstruiĝis inter la jaroj 1838 kaj 1855 mende de la pastoro Albert Deitering. La areo de 1,5 hektaroj havas surprize altan varion de pli ol 200 plantaj specioj. Aparte menciindas ginkgo, "serpenta" piceo kaj bignoniaceo ("trompeta arbo") ĉe la paroĥa domo.

Etnografia bieno[redakti | redakti fonton]

  • La Heimathof, "hejmlanda bieno", estas agrikultura bieno de la jaro 1766 kun ok en historia stato konservitaj trabfakaj konstruaĵoj. Ĝi bildigas tipan emslandan bienan aranĝon el la 18-a jarcento. Temas interalie pri farmista domo, bakejo, ĉarejo, ŝafejo kaj dungitejo. La historiaj konstruaĵoj origine situis en la norde najbara urbo Lingen kaj en Emsbüren estis restarigitaj.
  • Ĝardeno de kuracaj herboj kun 200 diversaj specioj da herboj, arboj kaj arbustroj sur la teritorio de la "hejmlanda bieno" ekzistas en la nuna formo ekde la jaro 2002 sur areo de 2000 kvadrataj metroj.
muelejo Enkings Mühle

Krome[redakti | redakti fonton]

  • La ventomuelejo Enkings Mühle estas kvinetaĝa holanda muelejo el la jaro 1802. Ĝi ankoraŭ nun uzatas por erigi sekalajn grajnojn por loka malhela pano. La muelejo okaze de sia 200-jara jubileo estis amplekse renovigata, havas kafejon kaj laŭ interkontento povas esti vizitata.
  • Listruper Emswehr estas historia kluzo de la rivero Emso en la komunumoparto Listrup.
  • Emsflower estas granda florkultivejo situanta rekte ĉe la kruciĝo de la germanaj aŭtovojoj A30 (Osnabrück-Amsterdamo) kaj A31 (Ruhr-regiono-Emden/Norda Maro). Sur la areo de momente 20, post finkonstruo 60 hektaroj multaj florkultivejoj viziteblas, aldoniĝas restoracioj kaj granda infanludejo kaj interna kaj ekstera. Post finkonstruo laŭ takso temu pri la plej granda vitrodoma florkultivejo de Eŭropo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]