Emscher-Kooperativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezidejo de la Emscher-Kooperativo en asindo
Pejzaĝo kun tipa avertoŝildo de la Emscher-Kooperativo

La Emscher-Kooperativo, celligo de la akvoekonomio kun rezidejo en la urbo Essen (Asindo), zorgas pri la rivero Emscher [prononco "Emŝa"] kaj ties flankriveroj.

Kadre de la industriigo en la Ruhr-regiono la Emscher estis alifunkciigata kiel poluakvokanalo. Sen pluaj regulaj intervenoj tamen refoje okazis inundoj. La malpura akvo superakvigis tutajn urbopartojn, kaj sekve okazis malsanoj, epidemioj kaj grandaj damaĝoj.

Tial oni fondis en Bochum je la 14-a de decembro 1899 la Emscher-Kooperativon – kiel unua tiaspeca ligo en Germanio. Ĝiaj taskoj estis la kanalizado de la Emscher por evitado de epidemiaj infektadoj en la ĉirkaŭaĵo kaj pluaj rimedoj por la akvoreguligo. La formado de la Emscher-Kooperativo estis modela por multaj pluaj ligoj kiel ekz. la Lippe-Ligo, Ruhr-Ligo kaj la Wupper-Ligo.

En 1906 la Emscher-Kooperativo komencis reguligi la Emscher per konstruaĵoj. La Emscher ricevis je la enfluejo novan traceon kaj la malnova traceo de la Emscher servis nur por la senakvigo de la nordo de Duisburg. En 1914 ekestis la arkitekture malmodesta pumpstacio Malnova Emscher en Duisburg-Beeck laŭ plano de la arkitekto Alfred Fischer. Jam en 1928 la unua riverakva purigejo estis konstruata ĉe la kunfluo de Boye kaj Emscher en Bottrop.

Hodiaŭ ekzistas administra komuneco kun la Lippe-Ligo, pro tiu la Emscher-Kooperativo estas la plej granda poluakvoforiganto en Germanio.

Gravaj taskoj de la Emscher-Kooperativo estas ekz.:

Por plenumi tiujn taskojn funkcias multaj, kaj akvopurigaj instalaĵoj, pumstacioj, poluakvokanaloj kaj pluvobasenoj.

La Emscher-Kooperativo konstruis la biciklovojon Emscher-Weg, kiu paralelas la Emscher tra la Ruhr-Regiono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]