En-Gedi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Naĥal Arugot

En-Gedi (elparolata kiel ejn gedí, hebre עין גדי "Fonto de kapridoj") estas akvoriĉa oazo en la norda parto de israela dezerto Negev. Ĝi situas ĉe okcidenta bordo de la Morta Maro, nur kelkajn kilometrojn sude al okcident-jordanlanda limo. Hodiaŭ troviĝas tie kibuco kaj ampleksa naturprotekta areo. Ĝi estas citita ankaŭ en la Biblio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La oazo de En Gedi estis loĝata jam ekde la 4-a jarmilo a.K.; el tiu tempo troveblas ankoraŭ hodiaŭ restaĵoj de temploj. Oni mencias la lokon en la Biblio plurfoje, inter aliaj la posta Reĝo David kaŝis sin for de Saul en la kavernoj de la regiono.

Sur la setleja monteto "Tel Goren"- proksime al la kibuco -, oni pruvis ekziston de setlejaj tavoloj el la 7-a a.K ĝis 5-a p.K. jarcentoj. Unu elfositan setlejon la romianoj detruis en 68 p.K. en la juda milito kaj la loĝantojn mortigis. La fuĝintaj zelotoj batalis en la proksima Masada kontraŭ la romianoj. Kelkajn jardekojn pli poste, fuĝis la sekvantoj de Bar-Koĥba en la kavernojn de En Gedis, kie ili finfine estis murditaj.

Laŭ kelkaj sciencaj informoj, oni trovis tie fragmentojn el Torao, skribita sur bova ledo. Tiujn skribaĵojn vendis bedueno en 2005 al israela sciencisto.

Kibuco En-Gedi[redakti | redakti fonton]

En-Gebi restis post la 5-a jc ĝis 1949 neloĝata, kiam la israela armeo ekipis tie militistan apogpunkton. El tiu evoluis en 1953 la kibuco, kiu estas nur – ĉe bordo de la Morta Maro – grava turisma celo. La varmega klimato ebligas eĉ produkton de tropikaj produktoj.

Naturprotekta areo En Gedi[redakti | redakti fonton]

Dum la ĉirkaŭa dezerta regiono estas preskaŭ senplanta, la oazo montras – danke al la akvorezervo – abundan flaŭron kaj multajn bestospeciojn. La centra areo estas la valoj "Naĥal (hebree rivereto) Arugot" kaj "Naĥal David", en kiuj la akvo de la ĉirkaŭa areo venas al tersurfaco. Turistoj vizitas plej ofte la plurajn metrojn alta Ŝulamit-akvofalon en Naĥal David.