En tiu mondo (filmo)
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 14 Apr. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| En tiu mondo | |
|---|---|
| Originala titolo | In this World |
| Produktadlando | |
| Originala lingvo | paŝtoa, persa, angla |
| Kina aperdato | 2002 |
| Daŭro | 86 minutoj |
| Reĝisoro(j) | Michael Winterbottom |
| IMDb | |
In this World - angle, en Esperanto "En tiu mondo" - estas anglia kineja filmo el la jaro 2002. Ĝin realigis la reĝisoro Michael Winterbottom. Temas - tre resume - pri du junaj afganaj kuzoj, kiuj en pakistana fuĝintejo decidas ekvoji al la celo Londono; ilia vojo al okcidenta Eŭropo montriĝas plurmonata odiseado.
La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2003 gajnis la kino-premion Ora Urso.
Kvankam la angla ja estas unu el pluraj filmaj lingvoj, la verko en 2004 ricevis la premion de la Brita Akademio de Filma kaj Televida Arto (British Academy of Film and Television Arts, BAFTA) en la kategorio de plej bona neanglalingva filmo.
[redakti] Reta ligilo
la filmo "En tiu mondo (filmo)" en la jen germanlingva, jen anglalingva prifilma datumbazo Internet Movie Database

