Enareto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sizifo, la plej fama filo de Enareto, estis punita senĉese puŝi rokon supren. Pentraĵo de Tiziano, 1548-49, Prado-Muzeo (Madrido).

Laŭ la helena mitologio, Enareto (el la greka Ἐνάρετη, virta) estis filino de Deimako kaj edzino de Eolo, reĝo de Eolido (Tesalio) kaj eponimo de la eolianoj. Kun li, ŝi havis multnombran idaron, origine kvar, kiu simbolas la diversajn eoliajn tribojn: Kreteo (fondinto de Jolko), Sizifo, Salmoneo kaj Atamanto. Sed postaj verkistoj klopodis pravigi la apartenon de la diversaj lokaj reĝoj al la Eola genealogio, kaj pro tio oni atribuis al ŝi pli da filoj, kiaj Dejoneo, Periero, Cerkafaso[1] kaj laŭ kelkaj aŭtoroj, Magneso (kiun kutime oni prezentas kiel frato de Makedono kaj Etlio) kaj Makareo. Filinoj ŝiaj estis Kanaco, Kalico, Pisidico, Perimelo kaj eble Arno kaj Alkiono[2].

Enareto kaj sia idaro loĝis kune en la flosanta insulo Liparo, en palaco ĉirkaŭita de bronza murego kaj apika montaro. Ili ĝuis trankvilan kaj festeman vivon, ĝis kiam Eolo malkovris la sang-adoltan amrilaton inter sia filo Makareo kaj lia fratino Kanaco[3]. Hontoplene, Makareo mortigis sin, kaj kiam la bebo, frukto de tiu rilato, naskiĝis, Eolo ĵetis lin al hundaro kaj sendis glavon al sia filino, per kiu Kanace obeeme finis sian vivon[4]. Pro la stranga reago de iliaj ceteraj gefiloj, Enareto kaj Eolo malkovris ke ĉiuj el ili, kiuj ĝis tiam loĝis en la insulo izolite de la mondo, ankaŭ pariĝis libere inter ili, senkonscie pri la sociaj reguloj. Eolo timis eblan punon de Zeŭso, ĉar nur la dioj rajtis unuiĝi al familianoj, kaj pro tio li ordonis siajn filojn foriri el Liparo. Tiel, la filoj de Enareto atingis Sicilion kaj Italion, kie ili fondis novajn reĝlandojn kaj iĝis virtaj kaj prudentaj reĝoj, kiel ilia patro.

Notoj kaj Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 1.7.3.
  2. Carrasco, Juan Bautista. Mitología Universal: historia y explicación de las ideas religiosas y teológicas de todos los siglos. Eld. Gaspar y Roig, 1864. paĝ. 362.
  3. Higeno. Fabloj, 238 kaj 242.
  4. Ovidio. Heroido, 11.