Encefalito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La encefalito (aŭ cerb-inflamo, latine encephalitis) estas inflamo de la cerbo. Kelkfoje la encefalito atakas ankaŭ aliajn organojn de la korpo, tiel ankaŭ la mjelon (encephalomyelitis), la meningon (meningoencephalitis).

La encefaliton kaŭzas plej ofte direktaj aŭ nedirektaj efikoj de infektaj organismoj, malofte eĉ kemiaĵoj (plumbo, arzeno, hidrargo, etilalkoholo, kloritaj hidrokarbonoj, morfino kaj barbituratoj). La encafaliton kaŭzas plej ofte virusoj, kiujn oni dividas al du grupoj:

  1. la viruso flosas per la sango al la nervoĉeloj kaj ekmultiĝas en tiuj (ekz. rabio kaj virusoj, portataj de insektoj)
  2. la viruso damaĝas ne la nervajn ĉelojn (ekz. simpla herpeto, herpes zoster, tropika nazkatara febro, flava febro).

La letarga encefalito (encephalitis lethargica) aŭ sonĝa morbo kaŭzis gravajn epidemiojn en Eŭropo kaj Usono dum la unua mondmilito.

En la junaĝo, plimulto de la encefalitoj estas t.n. mjelina encefalito, kiuj elformiĝas kiel komplikaĵoj pro preventa vakcinado kontraŭ virusaj infektadoj (morbilo, (ŝaf?)variolo. La nomumo venas de tio, ke damaĝiĝas ne la nervoĉelo, sed izolado de la nervofibroj, la t.n. mjeliningo.

Grava alia grupo de la encefalito estas la sclerosis multiplex.

Ĝeneralaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

Komunaj simptompoj de la diversaj encafalitoj estas plej ofte febro, kapdoloro, dormemo, letargio, komato, tremado kaj rigida nuko. La spasma ikto povas okazi en iu ajn aĝo, plej ofte do ĉe junnaskintoj. La karakterizaj neŭrologiaj simptomoj de la malsano estas la nekunordigitaj, senvolaj movoj, malforteco de korpomembroj, sentemo de la haŭto je diversaj ekscitoj.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Oni konstatas la encefaliton laŭ la klinikaj simptomoj kaj la analizo de la encefala likvo. La kaŭzo de la malsano restas ofte nekonata.

La celo de la kuracado estas mildigo de la simptomoj kaj certigo de trankvila ripozo. Post la akuta fazo, la restaĵ-simptomoj dependas de tipo de la encefalito, aĝo, ĝenerala stato de la malsanulo. Multaj gravaj malsanuloj saniĝas sen gravaj post-efikoj. En la junaĝo, ĉiu tipo de la encefalito povas kaŭzi cerbajn damaĝojn.

La orienta kaj okcidenta ĉevala encefalito (kulo povas infekti per tio la homon) kaŭzas nereturneblajn cerbajn damaĝojn.