Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

"Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo" de Eugen Wüster estas granda vortaro Esperanta-Germana, kiu plej detale, fidinde kaj science elmontras la Zamenhofan lingvo-uzon kaj tiuaspekte ĝis hodiaŭ ne estas superita. En presita formo ĝi aperis nur ĝis litero "kor" (1929).

Ekesto kaj sorto[redakti | redakti fonton]

La vortaron "Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana" kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento Eugen Wüster, la posta fondinto de moderna terminologio, inter somero 1918 kaj 1920. Ĝis 2008 ĝi ne publikiĝis komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 paĝoj plus 66 paĝoj da enkonduko) aperis en 1923, 1925, 1926 kaj 1929 ĉe la eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis 1932; ĝi tamen ne plu presiĝis. Malrapida vendo, ek de 1933 premoj kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 2161 paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), departemento de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB, germane ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en 1994 kun detala kritika enkonduko de Detlev Blanke. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.

La iama kunlaborinto de Wüster, Hans-Joachim Plehn, komencis klavi la kvinan liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto Wera Blanke finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo "luzul-o". La tiposkripto ĝis fino de litero "L" ankaŭ troveblas sur la mikrofiĉa eldono de 1994. Paperan kopion (114 paĝoj, en formato A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.

Vilhelmo Lutermano transskribis de 1996 ĝis 1998 la literojn M, N kaj O de la manuskripto per komputilo, Bernhard Pabst la parton P – peano.

Historia kritiko[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La verko ne estas simpla vortaro, ĝi estas samtempe ĝisfunde detala prilaboro de la tuta, precipe de la Z-a lingvouzo: vortkunmetoj, esprimformoj, sentencoj, proverboj, ĉiaflanka uzo de ĉiu vorto estas klare difinita kaj klarigita plejparte per ekzemploj, tiel ke oni tute ne devas scii la germanan lingvon por povi tre bone utiligi la vortaron. La tuta lingva trezoro, la tuta prilingva vivo-verko de Z, kiu ne konsistas nur el la kruda vortmaterialo sed ankaŭ el la multflanka uzo, delikata nuancigo de la vortoj, estas tie ĉi prezentita ekzakte kaj detale. Kaj ĉe ĉiu vorto, esprimo, 'suka' frazo, sentencmaniera diro oni trovas la indikon de la Z-a trovloko. La ampleksecon montru, ke la vorto kapo okupas pli ol sep dense presitajn kolonojn. Por vortaristoj la verko estas nemalhavebla fonto, por verkistoj ĝi estas neelĉerpebla trezorejo, por literaturamantoj ĝi estas kvazaŭ plej supera kurso, instruanta vere ĝui nian ĉefverkojn beletristikajn." 
— KoparLiteratura Mondo 1931, p. 15.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]