Enciklopedio Kalblanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enciklopedio Kalblanda (redaktita de 1996 ĝis 2001) estis la unua reta enciklopedio en Esperanto. Ĝi estis fondita la 11-an de januaro, 1996 de Stefano Kalb, kiu estis la redaktoro. La enciklopedio enhavis 139 internajn artikolojn kaj ligilojn al 85 aliaj temoj. La teksto estas sub GFDL, sed ne la bildoj.

En decembro de 2001, Kalb donis la 139 artikolojn al la Esperanta Vikipedio por provizi ĝian originalan stokon. Li nun kontribuas rekte al la vikipedio anstataŭ al Enciklopedio Kalblanda.

Artikoloj devenintaj el la Enciklopedio Kalblanda

Eksteraj ligiloj