Encs
Encs (enĉ) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Encs, kies centro estas.
- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 7000
- Poŝtkodo: 3860
- Telefonprefikso: 46
Geografio
Encs situas en valo de Hernád, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Kassa, Abaújszántó estas proksime.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1219. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1706 la aŭstroj bruldetruis la refonditan vilaĝon. La fervojo ekfunkciis en 1860. Ekde 1920 Encs iĝis distriktejo, ekde 1970 grandvilaĝo, ekde 1984 urbo. Kolĥozo formiĝis en 1952.
Vidindaĵoj estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo kaj nobeldomo de Csoma (ĉoma). En iam memstara vilaĝeto Abaújdevecser la kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1841; la turo estas 16 m-ojn alta.