Endanĝeraj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Endanĝera lingvo estas lingvo kiu riskas ne plu esti uzata. Se ĝi perdas ĉiujn siajn indiĝenajn parolantojn, ĝi iĝas mortinta lingvo . La nombro de lingvoj en la mondo ne estas konata. Taksoj varias depende de multaj faktoroj. Michael E. Krauss taksis ke ekzistas proksimume 6000 lingvoj en aktiva uzo en 2007.[1] UNESCO ankaŭ utiligas tiun ciferon.[2] Krauss difinis lingvon "sekura" se infanoj verŝajne parolos ĝin en 100 jaroj; "endanĝera" se infanoj verŝajne ne parolos ĝin en 100 jaroj (ĉirkaŭ 60-80% el lingvoj estas en tiu kategorio); kaj "mortema" se infanoj ne parolas ĝin nun.

Nombro da lingvoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de nuntempaj lingvoj en la mondo ne estas precize konata. Taksoj varias depende de la amplekso kaj rimedoj de la esplorado kiu celas malkovri ilin, la difino de aparta lingvo kaj la nuna stato de scio pri la identecoj kaj statistiko pri la diversaj popoloj de la tero. La nombro da konataj lingvoj varias dum iuj formortas aŭ estas lastatempe malkovritaj ene de la vivdaŭro de la aktivaj esploristoj.

Unu el la plej aktivaj esploragentejoj estas SIL International (SIL internacia), kiu tenas datumbazon, Ethnologue, aktualigata laŭ la kontribuoj de lingvistoj tutmonde. Ĝia 2005 kalkulo de la nombro da lingvoj en ĝia datumbazo, ekskludante duplikatojn en malsamaj landoj, estas 6912, el kiuj 32,8% (2269) estas en Azio kaj 30,3% (2092) estas en Afriko.[3] Tiu nuntempa takso devas esti tre proksimuma. Michael E. Krauss raportis en 2007[1]: " La tutmonda sumo, kiun mi uzas, estas 6000 ekzistantaj lingvoj, konvena ronda cifero kiu hazarde estas unu milionono de la homa popolnombro, speco de mez-figuro. . . . "

UNESKO, multe influita fare de Michael Krauss kaj Stephen Wurm, adoptis la rondan ciferon 6000 kaj la kriterion "nova parolanto" provante difini endanĝerajn lingvojn.[2]

Kelkaj ciferoj[4] :

  • 50% de la lingvoj riskas malaperi
  • En ĉiu dusemajna periodo malaperas po unu lingvo
  • Se nenio estas farita, 90% de la lingvoj malaperos dum la 21-a jarcento

Mortemaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Krauss difinis lingvon sekura se infanoj verŝajne parolos ĝin en 100 jaroj; endanĝera se infanoj verŝajne ne parolos ĝin en 100 jaroj; kaj mortema se infanoj ne parolas ĝin nun. Li taksas ke 15-30% (aŭ 900-1800) da lingvoj estas mortemaj.[1]

Kaŭzoj de la malapero de lingvoj estas diskutitaj ĉe mortinta lingvo. Multaj lingvoj malaperas pro kombino de du aŭ pli el la kaŭzoj tie menciitaj. Ofte memsufiĉa minoritato vivas ĉe la bordoj de la ekonomio.[5] Ili pli kaj pli partoprenas la monsistemon, kaj pli uzas la nacian lingvon. Tamen la nacia registaro insistas ke ili monpagu impoŝtojn, do ili devas labori por mono aŭ vendi produktojn por mono. En la realo la ŝanĝo estas deviga. Tio okazis al indiĝenoj en Sudameriko kaj en Havaiio en la 19a jarcento kaj daŭras nun en multaj evoluantaj landoj. Ĉiuj lingvoperdoj okazas pro ŝanĝoj en la homa medio.

Identigi endanĝerajn lingvojn[redakti | redakti fonton]

Dum ekzistas neniu senduba sojlo por identigi lingvon kiel endanĝera, tri ĉefaj kriterioj estas utiligataj kiel gvidlinioj:

  1. La nombro da nuntempe vivantaj parolantoj.
  2. La averaĝa aĝo de indiĝenaj kaj/aŭ fluaj parolantoj.
  3. La elcento de la plej juna generacio akiranta esprimkapablon per la specifa lingvo.

Iuj lingvoj, ekzemple tiuj en Indonezio, povas havi dekojn da miloj da parolantoj sed povas esti endanĝeraj ĉar infanoj jam ne lernas ilin, kaj parolantoj ŝanĝadas utiligi la nacian lingvon, la indonezian, (aŭ lokan malajan variaĵon) anstataŭ lokaj lingvoj.

En kontrasto, lingvo kiu havas nur 100 parolantojn eble estos konsiderata vere vivanta se ĝi estas la ĉefa lingvo de komunumo, kaj estas la unua (aŭ sola) lingvo de ĉiuj infanoj en tiu komunumo (la plej multaj el Andaman-lingvoj, nun parolataj).

Asertante ke "lingva diverseco estas esenca al la homa heredaĵo," la Ad Hoc Expert Group (porokaza spertula grupo) de UNESKO pri Endanĝeraj Lingvoj proponis ĉi tiun difinon de endanĝera lingvo: ". . . kiam ĝiaj parolantoj ĉesas uzi ĝin, uzas ĝin en ĉiam malpliiĝanta nombro da komunikaj fakoj, kaj ĉesas pludoni ĝin de ĉiu generacio al la posta. Tio estas, ekzistas neniuj novaj parolantoj, plenkreskuloj aŭ infanoj. "[2]

La Interreta maparo de UNESKO pri la Endanĝeraj Lingvoj de la Mondo enkategoriigis 2500 lingvojn en kvin nivelojn de danĝero: nesekura, sendube endanĝera, grave endanĝera, kritike endanĝera kaj formortinta.[6]

La Ruĝa Libro de Endanĝeraj Lingvoj de UNESKO uzas la klasifikon: "potenciale endanĝera", "endanĝera" kaj "grave endanĝera".[7]

Kial io estas farinda[redakti | redakti fonton]

Iuj opinias ke aliaj problemoj, ekzemple elimini malreĉecon aŭ protekti la ĉirkaŭaĵon, estas pli urĝaj bezonoj ol la konservado de lingvoj. Nettle kaj Romaine[5] opinias ke la bezono konservi lingvojn kaj la bezono por ekonomia evoluigado en la marĝenaj socioj ne estas kontraŭaj aferoj sed komplementaj aspektoj de la sama problemo: parto de la antaŭenigo de daŭrigebla, taŭga, kaj potenciga evoluigado. Por solvi la problemon de lingvomorto necesas samtempe solvi multajn aliajn urĝajn rilatajn problemojn.

La “merkato” de konkursantaj lingvoj estas distordita dum longa tempo de la materia, politika kaj simbola dominado al la mondo fare de kelkaj komunumoj. Tio rezultigis ke popoloj perdis lingvojn kiujn ili valoris kaj komunumajn strukturojn kiuj ankoraŭ valorus por ili. Plej evidente, kvankam la riĉeco de la mondo pliiĝis, la malriĉaj restis same malriĉaj.

Rimedoj plejprobable sukcesaj por konservi malgrandajn lingvojn estas kiuj helpos plibonigi la vivnivelon de iliaj parolantoj en daŭrigebla maniero. Dum la lastaj tri jardekoj de la 20a jarcento, oni montris ke multaj supozoj pri evoluigado estas malvalidaj. Forigo de arbaroj, la biodiverseca krizo, erozio de grundo, klimatoŝanĝado, poluado, la perdo de vivrimedoj pro ŝanĝoj en la ĉirkaŭaĵo, ĉiuj estas simptomoj de la nedaŭrigebla vojo laŭ kiu ekonomia kresko estas provata. Multaj tiaj projektoj estas financataj de la Monda Banko aŭ Internacia MonFonduso. Ili foje kaŭzas la katastrofan perdon de biolingva diverseco kaj la sola vojo halti tion estas ŝanĝi ilian konduton. La marĝenigo de minoritatoj, kiu estas la ĉefa kaŭzo de lingvomorto, estas intime ligita kun ili ĉiuj.[5]

La koston de nedaŭrigebleco ne pagas la homoj de la metrolpolaj centroj; tiun koston pagas la periferia malriĉularo, kies fiŝejoj estas malplenaj, kies ĝardenoj perdas grundon, kies akvo estas poluita, kiuj ne povas kolekti arbarajn produktojn. La unuflankeco de monda evoluigado, favorante la urbajn elitojn, likvigadon de rimedoj, kaj homogenecon, neniel estas rezultoj de libera merkato. Ili estas simptomoj de la dominado de rimedoj kaj oportunoj fare de malgranda grupo de koloniaj kaj postkoloniaj elitoj.

Lokaj lingvoj estas enplektitaj kun lokaj vivmanieroj kaj sciosistemoj. Vivmanieroj povas persisti nur kie la komunumo regas siajn rimedojn kaj aktivecojn. "Evoluigado" trudita de ekstere emas subpremi indiĝenajn vivmanierojn kaj lingvojn anstataŭ plibonigi ilian vivnivelon. Indiĝenaj scio kaj lingvoj ofte estas malrespektataj, kaj traktataj kiel “primitivaj”.

Perifieriaj malurbaj komunumoj, pleje en la tropikoj, troviĝas en la lokoj kie troviĝas la biodiverseco. Ili estas malriĉaj kaj marĝenigitaj pro nedaŭrigebla evoluigado, kaj ili estas la gardantoj de la pleja lingva kaj kultura diverseco. La solvo estas potencigi la lokajn komunumojn. Se oni permesus al indiĝenoj pli efikan regadon de decidoj pri rimedoj kaj stiloj de evoluigado, tiam pliaj elementoj de tradicaj praktikoj kaj strukturoj estus konservitaj. Alivide, la studado de tradiciaj sciosistemoj kaj la lingvoj en kiu ili estas koditaj, helpos solvi problemojn pri daŭrigebla evoluigado. Samtempe lokaj lingvoj estus konservitaj.

Revivigi endanĝerajn lingvojn[redakti | redakti fonton]

Determininte ke iu lingvo esti endanĝerigita, oni havas du disponeblajn rimedojn por stabiligi aŭ savi la lingvon. La unua estas lingvo-dokumentado kaj la dua estas lingvo-revivigado. Lingvo-dokumentado estas la procedo laŭ kiu oni dokumentas la lingvon, ĝian gramatikon, ĝian leksikonon, kaj ĝiajn parolajn tradiciojn (ekz. rakontoj, kantoj, sanktaj tekstoj).

Lingvo-revivigado estas la procedo laŭ kiu lingvo-komunumo, tra politika, komunuma, kaj instrua rimedoj, provas pliigi la nombron da aktivaj parolantoj de la endanĝera lingvo. Oni iam nomas tiun procedon lingvo-revivigo aŭ inversigi lingvoanstataŭadon.

Alia elektebleco estas nomita angle "post-vernacular maintenance" (post-vulgara konservado?): la instruado de kelkaj vortoj kaj konceptoj rilate al la perdita lingvo - anstataŭ vera revivigo.[8]

Por revivigi endanĝerajn lingvojn necesas potencigi la parolantojn de tiuj lingvoj kaj helpi ilian daŭrigeblan evoluadon kaj konservi iliajn ĉirkaŭaĵon kaj kulturon.[5] Necesas desuba agado, ĉar la plejan laboron devos fari la popoloj mem, kvankam naciaj kaj internacia agado havas rolon. La plej gravan rolon havas la enhejma transdono de scio de unu generacio al alia. Sen tio aliaj helpoj estos vanaj. Instrui endanĝerajn lingvojn en lernejoj helpas sed ne garantias la daŭripovon. Ofte mankas instrumaterialoj. Necesas krei ilin en moderna formo kaj kun kulture taŭgaj enhavoj. Ofte estas avantaĝe ankaŭ instrui la gepatrojn legi sian lingvon. En iuj kazoj necesas krei skriban formon por la lingvo.

En multaj landoj mankas la leĝa kaj administra subteno por endanĝeraj lingvoj. Ofte oni rajtas instrui nur la oficiala(j)n lingvo(j)n.

La lokaj komunumoj devas trovi vojon adapti novajn teknologiojn kaj ideojn el la ekstera mondo sed daŭre konservi la proprajn kulturon, lingvon kaj vivmanieron. Por tio la lokaj kumunumoj bezonas regi la edukadon de siaj idoj.

Dum iuj grupoj, ekzemple la havaianoj kaj maorioj, sukcesis plibonigi la situacion de sia lingvo, gajnoj en la eduka sfero povas esti iluziaj. Oni dubas ĉu la irlanda gaela reale estas el danĝero, ĉar kvankam la gaela estas instruata al multaj infanoj, poste multaj ne uzas ĝin en la plua vivo, kaj intergeneracia transmisio ĝenerale ne okazas. Neniom da televidaj programoj en endanĝera lingvo povas kompensi la mankon de lingvouzado en la hejmoj.

Listo de endanĝeraj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Vidu liston ĉe la angla kaj germana artikoloj : List of endangered languages, Liste bedrohter Sprachen.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (2007) The Vanishing Languages of the Pacific Rim, illustrated, Oxford University Press, 3–24. ISBN 019926662X, 9780199266623. 
  2. 2,0 2,1 2,2 UNESCO ad Hoc Expert Group on Endangered Languages (2003). Language Vitality and Endangerment (pdf). Alirita 27 April 2009.
  3. Statistical Summaries. Ethnologue Web Version (2009). Alirita 26 April 2009.
  4. Retejo de Unesko [1]
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Nettle, Daniel; Romaine, Suzanne. (2000) Vanishing Voices: the extinction of the world's languages New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-513624-1 (cloth) ISBN 0-19-515246-8 (pbk).
  6. UNESCO Atlas of the World’s Languages in Danger (2009). Alirita 27 April 2009.
  7. (1993-1999)UNESCO Red Book on Endangered Languages: Europe. Alirita 27 April 2009.
  8. Zuckermann, Ghil'ad, "Aboriginal languages deserve revival", The Australian Higher Education, August 26, 2009.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Hagège, Claude, Halte à la mort des langues, Odile Jacob, Paris, 2000
  • angle Harrison, K. David. (2007) When Languages Die: The Extinction of the World's Languages and the Erosion of Human Knowledge. New York and London: Oxford University Press. ISBN 0-19-518192-1.
  • esperante Makaj, Garvan (2011) Ĉu gravas, se lingvoj mortas? recenzo de la verko de Harrison, Monato ISSN 0772-456 X, majo, p25-6.
  • angle Nettle, Daniel; Romaine, Suzanne. (2000) Vanishing Voices: the extinction of the world's languages New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-513624-1 (cloth) ISBN 0-19-515246-8 (pbk).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]