Endemiaj birdoj de Okcidenta Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo estas unu el serio haviganta informon pri endemioj inter birdoj en diversaj zoogeografiaj zonoj tutmondaj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gravas noti, ke la situo de tiu mondoregiono Okcidenta Afriko havas tre precizajn naturajn limojn, norde la dezerto de Saharo (norde de kiu estus mondoregiono Nordafriko), okcidente la Atlantika Oceano kaj ĉefe sude la Golfo de Gvineo kaj sudoriente la Baseno de la rivero Kongo, dum oriente estus laregionoj najbaraj al Korno de Afriko. Tiele pli precize oni povas konsideri ke la norda parto de tiu mondoregiono estus Sahelo kaj la suda la angulo de la Golfo de Gvineo.

Modeloj de endemioj[redakti | redakti fonton]

Multaj specioj kiuj vivas ĉirkaŭ la Mediteraneo ne trapasas la naturan barilon de la dezerto de Saharo. Tio kondiĉigas la ĉeeston de precizaj specioj. Aliaj vivas inter la duondezertaj nordaj regionoj kaj la pli fruktodonaj sudaj regionoj ĝis la marbordo.

Endemibirdaj areoj[redakti | redakti fonton]

Birdlife International difinis la jenajn endemibirdajn areojn (EBAj) en la regionp:

Ĉiu areo havas sian propran aron de endemiaj specioj, sed estas multaj specioj endemiaj de la tuta regiono.

Listo de specioj[redakti | redakti fonton]

Jene estas listo de kelkaj specioj endemiaj de la regiono: