Endemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mara igvano (Amblyrhinchus cristatus) endemio de la Insuloj Galapagoj

Endemieco estas biologia nocio rilatanta al bestoj, plantoj, kiuj loĝas, kreskas en iu areo jam longtempe (t.e. jarmilojn). Ekzemple duono de la birdoj de Papuo-Novgvineo, la duono de la mamuloj kiuj loĝas en Filipinoj kaj pli malpli 80% de la plantoj kiuj vivas en Madagaskaro, estas endemiaj. En Hispanio, elstaras la insulo de Tenerife, kiu montras la plej longan liston de floraj endemioj de la regiono nomata Makaronezio. La duono de ĉiuj vegetalaj specioj kaj tri kvaronoj de la tutmonde konataj vertebuloj koncentriĝas en kelkaj malmultaj "varmaj" lokoj de biodiverseco, kiuj okupas apenaŭ 2,3% de la planeda surfaco.

Endemio estas specio aperanta nur en geografie limigita regiono.

Endemiismo estas vorto uzata en biologio por indiki ke la distribuado de taksono, kiu originis tie, estas limigita ene de geografia medio malampleksa. Pro tio, kiam oni diras, ke iu specio estas endemia en iu regiono, tio signifas, ke eblas trovi ĝin nur en tiu loko, en natura formo.

Tipa endemiismo estas tiu de la ĝirafoj, kiuj unike loĝas en la duondezertaj regionoj de la sudo de Saharo, aŭ la Giganta Sekvojo, kiu troviĝas nur en la Sierra Nevada de Kalifornio.

Lokoj[redakti | redakti fonton]

La endemieco konsidereblas ene de ampleksa gamo da geografiaj medioj: tiele iu vivestaĵo povas esti endemiisma de montolago, de montarorivero, de insulo (oftege), de lando aŭ eĉ de kontinento. Ĝenerale la koncepto aplikiĝas al specioj, sed ankaŭ eblas por aliaj taksonoj kiel subspecioj, variantoj, genroj, familioj, ktp.

Laŭ la internacie fama Monda Natur-Fonduso (WWF), la jenaj ekoregionoj havas la plej altan pocenton de endemiaj plantoj:

Specioj[redakti | redakti fonton]

Pri animaloj tre konataj estas eĉ grandaj mamuloj kiel la lemuroj de Madagaskaro aŭ la kanguruoj kaj aliaj marsupiuloj de Aŭstralio. Sed en multaj lokoj tutmonde ekzistas diversaj specioj speciale zorgindaj pro ties karaktero de endemiismo.

Problemaro[redakti | redakti fonton]

La plej konsiderinda afero pri endemieco estas pristudi kaj kontroli ĉu la endemio estas unu el la endanĝerigitaj specioj, ĉar tiukaze se la teritorio konsiderata estas malampleksa aŭ la nombro de la loĝantaro estas malalta, la specio povas riski gravan danĝeron malaperi. Tio okazas foje en apartaj insuloj, kiel en multaj el la Hinda Oceano kie jam multaj specioj, ekzemple de birdoj malaperis pro homa agado ĉu vole ĉu nevole aŭ pro la agado de novaj predantoj, enmetitaj de homoj denove ĉu vole ĉu nevole, kiel ratoj, hundojkatoj. Tio okazis al la dido, kaj aliaj birdoj de la insuloj Reunio, Maŭricio, ktp.

Medicina difino[redakti | redakti fonton]

En medicino, endemio estas malsano aparta por iu regiono, jen tie reganta konstante, jen tie reaperanta en difinitaj tempoj (komparu kun epidemio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]