Endenich
Endenich estas urboparto de la germana federacia urbo Bonn ekde 1904 kun nuntempe ĉ. 12.000 loĝantoj.
Ĝin ĉirkaŭbrakumas la urbopartoj de Duisdorf, Drahnsdorf, Lengsdorf, Lessenich, Poppelsdorf kaj la Bonn-a Okcidenta urbo.
Historio
La vilaĝo Endenich estis fondita en la 8-a jarcento p.K., la unua mencio venas el al jaro 804: "Villa quae vocatur Antiche" (ĉe la vilaĝo, kiu nomiĝas "Antiche" (Endenich)).
La plej fama Endenich-ano estis Robert Schumann, kiu loĝis en la hodiaŭa Robert-Schumann-domo en la Magdalenen-strato. Li mortis la 29-an de julio en 1856 en la "Richarz'schen Heilanstalt", en la hodiaŭa Sebastian-strato en Endenich.
En la urbo mortis MUNKÁCSY Mihály, elstara hungara pentristo.
En la norda parto de Endenich staras ekde 1972 la Max-Planck-Instituto por Radioastronomio.