Endimiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 342 Endimiono.
Endimiono kaj Seleno, laŭ Sebastiano Ricci (1713). Chiswick House, Anglio.

Laŭ la helena mitologio, Endimiono (el la greka Ἐνδυμίων, «enplonĝi») estis reĝo de Eliso, aŭ almenaŭ de la urbo Olimpio[1]. Li estis filo ĉu de Zeŭso[2] ĉu de Etlio (nepo de Deŭkaliono, la supervivanto de la diluvo) kaj Kaliko, filino de Eolo[3]. Tamen, Conon konsideris lin filo de Zeŭso kaj Protogenio[4], kaj Higeno, de Etolo[5].

Endimiono gvidis ekspedicion de eolianoj el Tesalio al Eliso, kie ili forpelis la heraklidan Klimeno, filo de Kardiso kiu venis el Kreto al Olimpio. Tuj poste, Endimiono proklamis sin reĝo de Eliso kaj fondis ĝian ĉefurbon[6]. Tamen, alternativa versio asertas ke la unua reĝo de tiu regno estis lia patro Etlio, kiun Endimiono sukcedis post lia forpaso[7]. Troviĝas multaj alternativaj nomoj por lia edzino: Neizo, Ifianaso[8], Asterodio, Kromio (filino de Itono) aŭ Hiperipo, filino de Arkaso el Arkadio[9]. Kun unu el ili, aŭ kun kelkaj, Endimiono estis patro de Epeo, Peono, Etolo, Nakso kaj Eŭridiko. Oni konsideris la agadon de Endimiono antaŭaĵo de la Olimpiaj ludoj, ĉar li organizis piedkuradon en Olimpio por elekti sian heredonto. Venkis Epeo, kiu sukcedis Endimionon en la trono[9], kaj pro tio la lokanoj estis nomitaj epeanoj ekde tiam.

El la ceteraj filoj de Endimiono, Etolio restis hejme; Peono ĉagreniĝis pro sia malvenko kaj migris al la plej fora lando ebla, pro tio la regiono preter la rivero Aksio estis nomita laŭ li Peonio.


Endimiono kaj la Luno

Laŭ diversaj fontoj, Endimiono estis ankaŭ belega paŝtisto aŭ ĉasisto[10] kiu loĝis kaj ricevis kultadon en Monto Latmo, en Kario, ĉe la okcidenta marbordo de Malgrand-Azio.[11]. Eble ili dekomence estis du malsamaj roluloj unuiĝintaj poste fare de la perbuŝa tradicio.

Plinio la Maljuna mencias ke Endimiono estis la unua homo kiu observis la movojn de la Luno kaj komprenis ĝiajn regulojn, scienc-agado prezentita fare de la mitologoj per lia amo al la luna diino[12]. Tio estus logike, ĉar amanto de Seleno (la Luno) estis atribuita origine al paŝtista aŭ astronomia Endimiono, kies profesio disponigus pravigon por ke li pasigu tiom da tempo rigardante la lunon.

Endimiono kaj Seleno, skulptaĵo de Paolo Andrea Triscorni, ĉe la muzeo Hermitage.

Apolonio el Rodiso[13], inter aliaj poetoj[14], rakontas kiel Seleno, la titana diino de la Luno[15], enamiĝis ĝisoste al Endimiono. Seleno konsideris lin tiel bela kaj aminda, ke ŝi petegis al lia patro Zeŭso doni al li eternan junecon, por tiel certigi ke Endimiono neniam forlasos ŝin. Alternative, la Luno tiel ŝatis rigardi Endimionon dormantan en sia kaverno en Monto Latmo (proksime de Mileto)[16], ke ŝi petis al Zeŭso ke li restu tiel por ĉiam. Iel ajn, la alta dio metis lin en eternan dormon, kaj ekde tiam, Seleno vizitadas kaj karesadas Endimionon ĉiunokte. Laŭ kelkaj versioj, el tiuj vizitoj naskiĝis kvindek filinojn, la Menojn[17].

Laŭ fragmento en Deipnosophistae, la sofisto kaj ditiramba poeto Likimnio el Ĥio[18] priskribas malsaman version, laŭ kiu Hipno, la dio de dormo, pro admiro al lia beleco, konsentis ke Endimiono dormu malferm-okule, por tiel plene ĝui lian vizaĝon.

Apolodoro konsideras Endimionon filo de Kaliko kaj Etlio, gvidanto de la eolianoj de Tesalio kaj fondinto de Eliso, kvankam multaj versioj asertas ke li estis filo de Zeŭso. Pro tio, ke li elstaris pro sia beleco, la Luno enamiĝis al li, kaj Zeŭso permesis lin elekti lian destinon. Do estis Endimiono men, laŭ tiu versio, tiu kiu preferis dormi poreterne, restante juna kaj senmorta. Kun najada nimfo (aŭ kun Ifianaso) li havis filon nomiĝintan Etolo, kiu mortigis Apison, la filo de Foroneo, kaj fuĝis al la lando de la kuretoj. Tie li mortigis siajn gastigantojn, Doro kaj Polipeto, filoj de Ftio kaj Apolono, kaj nomigis tiun landon Etolio, honore al si mem[19].

Seleno kaj Endimiono, laŭ Victor Florence Pollett (1850-60).

Laŭ Paŭzanio, Endimiono senpovigis kaj forpelis Klimenon, ĝis tiam reĝo de Olimpio[20]. Kiam li priskribas la "fruan historion de la Elisanoj", ilia unua reĝo estas Etlio, filo de Zeŭso kaj Protogenio (filino de Deŭkaliono), kaj patro de Endimiono. La Luno, li rakontas, enamiĝis al tiu lasta kaj naskis el tiu rilato kvindek filinojn. Laŭ li, videblis statuo de Endimiono en la trezoro de Metapontineso, en Olimpio[21].

Propertio[22], Cicerono[23] kaj Teokrito divers-longe priskribas la miton de Endimiono, sed ripetante la supre menciitajn versiojn, kun malmultaj ŝanĝoj. Tamen, la mitaro estis pligrandigita kaj reverkita dum moderna epoko per verkistoj kiel Henry Wadsworth Longfellow kaj John Keats, en sia fama rakonta poemo de 1818 Endymion.

Pro la du malsamaj versioj antaŭe priskribitaj, troviĝis respektivaj supozeblaj tombejoj de Endimiono: la loĝantaro de Herakleio asertis ke ĝi lokiĝis sur Monto Latmo, kie oni starigis sanktejon al li dediĉitan[24], kaj la elisanoj opiniis ke ĝi troviĝis en Olimpio[25], ĝuste ĉe la startejo de la kuirantoj en la stadio[26].

Plia versio enhavas surprizigan finon de Endimiono. Laŭ ĝi, kvankam li elektis resti juna kaj dormanta senfine, la gedioj konsideris lin mortinta. Lia patro Zeŭso eĉ portis lin ĉielen, al Olimpo. Tie li enamiĝis al la diino Hero kaj estis trompita per samforma nubo (same kiel okazis al Iksiono) kaj punita pro tiu perfido en Hadeso. Minoritata rakonto inversigas la okazintaĵojn de ĉi tiu lasta versio: laŭ ĝi, Endimiono eniris la ĉielan Olimpon ĉar li estis filo de Zeŭso, sed li enamiĝis al Hero kaj ĝuste pro tio li ricevis la punon resti eterne (aŭ dum tridek jaroj) dormanta[27].

Kelkaj mitologoj sugestas ke la origino de tiu mito estis la Neomenio, egipta festo kiu solenis la antikvan staton de la homaro. Por tion fari, oni elektadis izolitan kavernon, kien oni metis skulptaĵon de Iziso kun sia duona luno kaj, apude, de dormanta Horuso simbolante la ĝistiama feliĉa stato de la civilizo. Oni nomis tion EndimionaReprezentanta Kaverno[28].


Antaŭe:Mitaj reĝoj de ElisoPoste:
Etlio au KlimenoEndimionoEpeo


Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Eliso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Deŭkaliono
 
Pirro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Zeŭso
 
Protogenio
 
Eolo
 
Enareto
 
 
 
 
 
 
 
 
Amfiktiono
 
Atiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Salmoneo
 
Sidero
 
Etlio
 
Kaliko
 
Zeŭso
 
 
Kreteo
 
 
Kanako
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Arkaso
 
Najado
 
 
 
 
 
 
 
 
Sizifo
 
 
Atamaso
 
 
Alkiono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Afidaso
 
 
Ifianaso
 
 
 
 
 
 
 
 
Salmoneo
 
 
Dejono
 
 
Pisidiko
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Aleo
 
 
Asterodio
 
 
 
 
 
 
 
 
Magneso
 
 
Periero
 
 
Perimedo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Alkidiko
 
Hiperipo
 
 
 
Endimiono
 
Seleno
 
 
 
 
Arno
 
Itono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Tiro
 
Pozidono
 
Neizo
 
 
 
Narciso
 
La Menoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kromio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Neleo
 
Peliaso
 
Forbo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Korono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pronoo
 
Etolo
 
Peono
 
Eŭrikido
 
Pozidono
 
Nakso
 
Epeo
 
Anaksiroo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ksantipo
 
Pleŭrono
 
Kalidono
 
Eolio
 
 
 
Elejo
 
 
 
 
 
Forbaso
 
Hirmino
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Endimiono en la post-helena kulturo

Gaŭl-romia prezentado de la mito de Endimiono sur sarkofago (komence de la 3-a jarcento). Luvro.

La amo de Seleno al Endimiono iĝis tiel konata inter la helenoj, ke la plej mallonga mencio sufiĉis por memorigi tiun miton al greka leganto aŭ aŭskultanto. Ĝuste pro tio konserviĝas neniu eksplicita rakonto tiutempa de lia historio, eĉ fragmente. Apolonio el Rodiso nur mencias la sintenon de Seleno al Medeo[29], kies freneza kaj sekreta amo al Jasono ĝojigis ŝin pro komparo al la sia[30]. John Lemprière, en sia Classical Dictionary, apogas la rakonton de Plinio pri la astronomia emo de Endimiono, kaj mencias ĝin kiel kialo de lia rilato al la preterpasanta luno.

Plia Endimiona sarkofago (komence de la 3-a jarcento). Metropolitan Museum of Art[31].

La mitero pri ne mortinta Endimiono, dormanta por ĉiam, proverba en la romia kulturo (Endymionis somnum dormire, dormi endimionan dormon)[32] iĝis ofta temo por skulptitaj sarkofagoj inter la Grek-romia antikvo kaj la Alta mezepoko, kiam la ideo pri post-morta ekzisto komencis esti plene divastigata.

Laŭ kelkaj versioj, Endimiono iĝis personigo de dormo, aŭ de sunsubiro. Tiu lasta estus pli kohera kun lia nomo: se ĝi devenas el la greka anstataŭ el la karia, eble ĝi signifis «plonĝi en» (greke ἐν, "en" kaj δύειν, "plonĝi"). Sur tiu interpretado ankaŭ baziĝis kelkaj art-prezentaĵoj. La latinaj verkistoj klarigis tamen lian nomon, kiel somnum ei inductum (dormo metis sur lin)[33].

La mito de Endimiono ne estis facile aplikebla al la ĉiam-ĉasta Artemiso, olimpana anstataŭantino de Selene kiel luna diino[34], sed dum Renesanco la renovigita luna diino Diano ĉefrolis tiun ĉi historion.

Pro ĝia riĉa simbolismo, la mitaro de Endimiono inspiris multajn beletraĵojn ekde la Renesanco. Sur ĝi, ekzemple, baziĝis Michael Drayton por sia Endymion and Phoebe (1595). Laŭ tiu-ĉi poemo, Endimiono estis juna paŝtisto rezervita laŭ sia destino al Febo, kiu renkontis lin alivestite en simpla nimfo kaj konfesis sian amon. Tamen, Endimiono rifuzis ŝian am-proponojn, pledante siajn devojn kiel servanto de Artemiso. Tuj post la foriro de la diino, pento plenigis lian koron, kaj Endimiono ekdormiĝis sopirante sub la luna lumo. Febo profitis lian dormon por viziti lin kaj personĝe klarigi sian veran identecon kaj sian emon semortigi Endimionon kaj enkonduki lin en la Olimpo.

Dormado de Endimiono, laŭ Anne-Louis Girodet (1818). Luvro, Parizo.

La kialo pro kiu Diano alivestiĝas kaj klopodas deturni la paŝtiston de ŝia propra kultado iĝas la ĉefa temo de la verko Endymion (1818), de John Keats. Ĉi tie, la trompo estis duobla: en la unua libro, Diano vizitas Endimionon en liaj sonĝoj laŭ la nomo Kintio, kaj la junulo enamiĝis baldaŭ al ŝi, kaj komencas ŝian serĉadon; en la kvara libro, ŝi alivestiĝis en juna indiĝenino kaj sukcesis ke Endimiono forgesu sian voton de ĉasteco (dediĉita al Diano mem) pro deziro al ŝi. Fine, la diino montras sian veran naturon, pardonas la «perfidon» de la paŝtisto kaj konsideras lin sia oficiala senmorta partnero. Oni interpretas la poemon kiel nov-platonisma alegorio kiu simbolas la serĉadon de idealo fare de la homaro.

La poemo de Keats inspiris siavice rolulon en Cantos d´Hypérion, de Dan Simmons. En futurisma universo, Raul Endymion estas paŝtisto elektita por akompani la diaĵon Eneo, kiu klopodis esti lia amanto. Marguerite Yourcenar dediĉis al li unu el la poemoj de sia kolekto Les charités d'Alcippe (La karitato de Alkipo), pleje bazita sur la greka mitologio.

Tiu mitaro iĝis ankaŭ ofta inspir-fonto por la okcidentaj pentristoj. Inter la klasikaj prezentadoj, elstaras ekzemple tiu de Cima da Conegliano (ĉ. 1510, ĉe la muzeo de Parmo) aŭ Pier Francesco Mola (ĉ. 1660, ĉe la pinakoteko de la Kapitolio en Romo). Carrache bildigis per fresko ĉe la Palaco Farnesio, en Romo (ĉ.1595-1600), la scenon kiam Febo kisas la junan dormantan paŝtiston. Lia interpretado de la mito iĝis modelo por multnombraj artistoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiaj Domenichino en la Palaco Giustiniani en Bassano di SutriFranceschini en la Palaco de la Podestà en Genovo. Male, Poussin preferis prezenti, en 1632, plenvekan junulon, surĝenue antaŭ la diino.

La plej konata «moderna» prezentado estas sendube tiu de Girodet, pentrita en 1791 kaj nuntempe en la muzeo Luvro. Ĝi bildigas Endimionon dormantan en iom lasciva pozicio, sed sen evidenta muskolaro, kontraŭe al la tiu-epoka akademiisma modo. Seleno estas prezentata per simpla lun-radio lumiganta la buŝon de la paŝtisto, kiel ŝi estus kisanta lin. Tiu ĉi pentraĵo signis transiron inter la klasika stilo kaj la disvolviĝanta romantikismo.


Honore al tiu ĉi rolulo, oni nomigis la asteroidon 342 Endimiono.

Bibliografio

  • Apolodoro. Mitologia biblioteko.
  • Robert Graves. The Greek Myths. 1955.
  • Paŭzanio, Priskribo de Grekio. Tradukita en la anglan fare de W. H. S. Jones. Loeb Classical Library. Cambridge, MA: Harvard University Press; London, William Heinemann Ltd. (1918). Vol. 1. Books I–II: ISBN 0-674-99104-4.
  • Karl Kerényi. The Gods of the Greeks. Eld. Thames & Hudson, Londono 1951 (paĝ. 196–198).
  • Higeno. Fabloj, 271.
  • Natalia Agapiou. Endymion au carrefour. La fortune littéraire et artistique du mythe d’Endymion à l’aube de l’ère moderne. Berlino, 2005. ISBN 3-7861-2499-X.
  • Judith Colton. The Endymion Myth and Poussin's Detroit Painting, ĉe Journal of the Warburg and Courtauld Institutes, vol.30 (1967), paĝ. 426-431.

Eksteraj ligiloj

grekeangle 'Diano kaj Endimiono' en Walker Art Gallery, Liverpool grekeangle Endimiono laŭ Anne-Louis Girodet de Roussy-Trioson, Luvro

Notoj kaj referencoj

  1. Inter la klasikaj fontoj kiuj rilatas Endimionon al Eliso elstaras Paŭzanio (Priskribo de Grekio, 5.1.34) kaj pseŭdo-Apolodoro (Mitologia biblioteko, 1.7.5-6.).
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.2.
  3. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.5.
  4. Conon. Rakontoj 14.
  5. Higeno. Fabloj, 271.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.8.1.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.1.3.
  8. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.6.
  9. 9,0 9,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.1.4.
  10. Teokrito, 3.49.20.
  11. Mencioj pri lia rilato al Monto Latmo aperis en la verkaro de Ovidio (Heroides, 18.61-65. kaj Ars amatoria, 3.83.), Lukiano (Dialogi deorum, 19. Ĉi tie li estis debat-temo de Afrodito kaj Seleno) kaj Cicerono (Tusculanæ Disputationes, 1.38.92.).
  12. Plinio la Maljuna. Naturalis Historia, libro 2.4.43.
  13. Apolonio el Rodiso. Argonautica, 4.57 kaj sekv.
  14. Ekzemple Platono. Phaedo 72c.
  15. Fakte, ŝia romia ekvivalento nomiĝis Luno.
  16. La poetistino Safo, inter aliaj, lokigis tie la rakonton.
  17. Paŭzanio. Priskibo de Grekio, 5.1.2.
  18. Likimnio estas konata nur danke al malmultaj linioj kaj pere de referencoj de aliaj verkistoj (William Smith, eld. Dictionary of Greek and Roman Antiquities 1870).
  19. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.5–6.
  20. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.8.1.
  21. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.19.11.
  22. Propertio. Libro 2, 15.
  23. Cicerono. Tusculanae Quaestiones, 1.
  24. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.1.5.
  25. John Lemprière. Classical Dictionary.
  26. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.20.9
  27. Skolioj pri Teokrito, 3.49
  28. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  29. Apolonio el Rodiso. Argonautica, 4.57 kaj sekv.
  30. Richard Hunter. Apollonius of Rhodes: Jason and the Golden Fleece, paĝ. 100. Eld. Oxford University Press, 1993.
  31. Metropolitan Museum of Art: Endymion sarcophagus, acc. no. 47.100.4
  32. Priskribita de Sir James George Frazer en sia Apollodorus, Library and Epitome [1].
  33. Robert Graves. The Greek Myths, 64.2. 1960.
  34. Higeno identigas Endimionon al «tiu, amata de Luno», evitante tiel mencii la nomon de Diano. Higeno, Fabloj, 271.