Endogamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endogamio estas la praktiko de geedziĝado ene de specifa etno, klaso, aŭ socia grupo, malaprobante la geedziĝin se estas kun personoj el aliaj samaj trajtoj. Ekzemple, dana endogamiisto postulus ke geedziĝo devus okazi nur kun alia dano.

Endogamio estas ofta en multaj kulturoj kaj etnoj, sed tutmondiĝo tendencas kontraŭagi tion per montrado de izolaj etnoj al pli larĝa gamo da homoj kaj kulturoj. Pluraj etnaj religiaj grupoj estas precipe endogamaj, kvankam kun la ekstra postulado de edzeca religia konvertiĝo, verŝajne permesante la geedziĝon se la konvertito akceptis la kulturon de la partnero. Kelkaj grupoj kiel ekzemple ortodoksa Aŝkenazo praktikis endogamion strikte kiel parto de siaj religiaj kredoj kaj tradicioj.

Famaj ekzemploj de strikte endogamagiaj religiaj kaj etnaj grupoj estis laasirianoj, judoj, jezidoj en norda Irako (malpli ol islama plimulto), turkmenoj kaj armenoj en Irano, amiŝoj, atestantoj de Jehovo, mormonoj kaj zoroastranoj de Hindio (ne-hindua malplimulto en Hindio).

La izoligaj praktikoj de endogamio povas konduki al grupa formorto ol ĝia postvivo kiam genetika malsano povas influi pli grandan procenton de la loĝantaro. Ekzemple, dum longe helpante konservi la religion, la praktiko de la samarianoj je endogamio nun minacas la tutan komunumon: rifuzo intergeedziĝi, lige kun la neakcepto de konvertitoj, gvidis la loĝantaron de tiu etno al malpliiĝo al malpli ol mil. Tia malgranda genprovizo kontribuis al genetika malsano ene de la komunumo.