Surdorsigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Endoso)

Posedanto de ĉekokambio povas transdoni ĝin al alia persono cedante ĉiujn rajtojn per subskribo sur la dorso. La alia persono akiras per tio la samajn rajtojn, kiujn havis la surdorsiganto, inkluzive la rajton plu surdorsigi. La surdorsiganto garantias la pagon, se li ne eksplicite neas tion sur la dokumento mem.

aliaj esprimoj:

  • ĝiro (la vorto havas plian, pli kutiman signifon; vidu pri tio la artikolon pri ĝiro)
  • endoso