Endre Czeglédy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CZEGLÉDY Endre (cegle:di) estis hungara inĝeniero, tribunala aŭtentiga fakulo, parlamentano naskita en Nagyszalonta la 30-an de novembro 1874 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de septembro 1965.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Endre Czeglédy studis en la militteknika akademio de Vieno, en la teknikuniversitatoj de Berlino kaj Munkeno (1910). Unue li laboris en Bosnio, poste en Felvidék ĉe la fervojkonstruaĵoj. Li partoprenis en la movado de etbienuloj gvidita de István Szabó Nagyatádi. En 1920 li estis landkunvena deputito de distrikto Sárbogárd kaj li urĝis la konsekvencan terbienreformon. Pli poste li estis unu el la gvidantoj de la maldekstra flanko de la partio, organizanto, prezidanto de la Országos Gazdakör, same de Országos Gazdavédelmi Front. Poste li agadis en Budapeŝto kiel privatinĝeniero kaj tribuala aŭtentiga fakulo. Li publikis plurajn artikolojn pri agro- kaj socialpolitiko.

Fonto[redakti | redakti fonton]