Endre Hőgyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Hőgyes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1847 (1847-11-30)
en Hajdúszoboszló
Morto 8-an de septembro 1906 (1906-09-08) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlandoAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Endre Hőgyes
Okupo
Okupo kuracisto • patologo • lektoro
vdr

Endre Hőgyes [hOdjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hőgyes Endre estis hungara kuracisto, profesoro, patologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1889).

Endre Hőgyes [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1847 en Hajdúszoboszló. Li mortis la 8-an de septembro 1906 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Hőgyes frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Debrecen. Li iĝis kuracisto en Pest (urbo) en Budapeŝto 1870. En la sekva jaro li diplomiĝis ankaŭ pri kirurgio kaj li eklaboris en Malsanulejo Rókus. En 1875 li ekinstruis en Universitato Kolozsvár, ekde 1883 li instruis en Universitato de Budapeŝto. Ekde 1886 li redaktis kuracistan fakrevuon Orvosi Hetilap. En 1890 li fondis hospitalon. Li kreis helpilon pri ekzamenado de orelo. Li ricevis premion en 1890.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A vese szereplése az anyagforgalomban, 1872
  • Telephonszerkezetü magneto-inductor idegizomizgatásokra, 1878
  • Folytatólagos adatok a szédülés tanához, 1882)
  • Emlékkönyv a budapesti királyi magyar Tudomány Egyetem Orvosi Karának múltjáról és jelenéről 1896

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]