Endre Kakassy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAKASSY Endre (kakaŝi) pseŭdonimo Régeni András estis rumanuja hungara publicisto, redaktoro, verkisto, tradukisto naskita en Marosludas la 15-an de majo 1903 kaj mortinta en Kluĵo la 18-an de oktobro 1963.

Biografio

Endre Kakassy abiturientiĝis en Aiud (1923), poste pristudis juron en Bukareŝto. Ekde oktobro de 1926 li estis raportisto de Keleti Újság, respektive redaktoro. En 1931 li iĝis ĉefredaktoro de bukareŝta gazeto Magyar Kurír, pli poste ĝia respondecredaktoro. En la mezo de 30-aj jaroj li translokiĝis Braŝovon kaj ekde 1934 li estis kunlaboranto, ekde 1938 respondecredaktoro de la Brassói Lapok. En 1942 li iĝis vicĉefredaktoro de Déli Hírlap en Temeŝvaro. Laŭ eltrovitaj akuzoj li estis malliberigita. Ekde la dua parto de la 40-aj jaroj li estis kunlaboranto de Utunk, Igaz Szó, Korunk.

Verkoj

  • Európa patkányai, aventurromano, Brassó, 1935;
  • A fiatal Eminescu,mnografio, Bk., 1959;
  • Eminescu élete és költészete, monografio., Bk., 1962;
  • Mihail Sadoveanu. Egy nagy élet és egy nagy életmű története, Bk., 1964.

Tradukaĵoj

  • V. E. Galan: Szomszédok, Bk., 1956;
  • I. Călugăru: Egy mihaszna gyermekkora [kun Sándor Kacsó], postparolo, Bk., 1958;
  • A. Vlahuţă: Hideg tűzhely mellett (kun Erik Majtényi), antaŭparolo, Mvh., 1959;
  • G. Alexandrescu: Válogatott művei (kun Zoltán Franyó, Majtényi Erik, Lőrinc Szabó), Bk., 1962.

Fontoj