Endre Kazay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Kazay
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1876 (1876-11-10)
en Baia Mare
Morto 20-an de aprilo 1923 (1923-04-20) (46-jaraĝa)
en Vértesacsa
Okupo
Okupo apotekisto
vdr

KAZAY Endre estis hungara apotekisto, fakverkisto naskita en Nagybánya la 10-an de novembro 1876 kaj mortinta en Vértesacsa la 20-an de aprilo 1923.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li redaktis kaj eldonis kiel apotekistpraktikantan kvarvoluman enciklopedion pri farmacio (Nagybánya, 1900). En 1903 li diplomiĝis pri farmacio en Budapeŝto kaj de 1903 ĝis 1908 li gvidis la apotekon de Ógyalla. En jaroj 1908–10 li estis apotekposedanto en Nagyszalonta, de 1910 ĝi 1915 uzinestro de kuracilkemia fabriko Galenus en Budapeŝto. Li estis ĉefkunlaboranto de la faka semajngazeto Gyógyszerészi Hetilap. En 1915 li luis la apotekon de Vasko, poste de 1918 li laboris en Vértesacsa kiel apotekposedanto ĝis sia morto. Li priokupiĝis ankaŭ kemion, astronomion, meteorologion, muzikestetikon, literaturon, konstruadon de fizikiloj, heraldikon, antropologion, geologion, piroteknikon. Li publikis en Gyógyszerészeti Hetilap, Gyógyszerészi Közlöny, Magyar Chemiai Folyóirat, Időjárás, Természettudományi Tudományos Közlemények.

Fonto[redakti | redakti fonton]