Eneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vundita Eneo kun filo Askanio, pentraĵo en Pompejo
Enea fuĝo el Trojo, bildo de Federico Barocci
Karel Škréta: Didona kaj Eneo
Guercino: Morto de Didona
Luca Giordano: Eneo kaj Turno


Eneo (helene Αἰνείας, latine Aeneas,) estas, laŭ la greka kaj roma mitologioj, troja princo, filo de Anĥizo kaj Afrodita, mita fondinto de la roma nacio.

El impulzo de sia patro Anĥizo li iam iris helpi al la troja reĝo Priamo, kiu estis kuzo de Anĥizo. En Troja milito li eminentiĝis per multaj heroaj faroj. Post Heraklo li estis la plej timiga kaj plej aŭdaca kontraŭulo de aĥajoj.

Kiam aĥajaj trupoj konkeris kaj bruligis Trojon, li sukcesis eskapi portante sian patron, sian filon Askanio Julo kaj la figurojn de la domaj dioj. Tiel okazis pro volo de Zeŭso, kiu proklamis, ke Eneo serĉu novan hejmon en okcidento, en hodiaŭa Italio. Li fariĝis prapatro de la romanoj. De lia filo Julo deriviĝas la gento Julia al kiu apartenis ankaŭ Julio Cezaro. Ekzisto de ruinigita Trojo tiel povis daŭri plu.

Sian novan patrujon Eneo atingis nur post longa migrado, aventuraj okazintaĵoj kaj ankaŭ sangaj bataloj, kiujn plej fame priskribis romia poeto Vergilio en sia Eneado.

Migrado de Eneo[redakti | redakti fonton]

Post falo de Trojo Eneo fuĝis el ĝi kun sia patro, sia edzino Kreŭzo (filino de Priamo) kaj kun la filo Askanio. En proksima bosko, apud sanktejo de Cereso Eneo eksciis, ke Kreŭzo ne estas kun ili. Li revenis en Trojon, sed sian edzinon ne trovis. Kun aliaj fuĝintoj, kiuj venis al la sanktejo, li eliris en montaron. Tie, en regiono Frigio, ĉe piedo de la monto Ido, sur mara bordo, ili komencis konstrui ŝipojn. Printempe Eneo surŝipigis la patron, filon kaj siajn plej fidelajn geamikojn kaj eknavigis al nekonataj regionoj.

Trakio[redakti | redakti fonton]

Unue Eneo venis en Trakion kaj komencis tie konstrui novan kolonion: murojn, domojn kaj sanktejon konsekritan al sia patrino Afrodito. En sonĝo aperis al li spirito de Polidoro, filo de la reĝo Priamo, kaj anoncis, ke li pereis per mano de Trakia reĝo Polimestoro. Eneo okazigis omaĝe al Polidoro sepulton, por ke lia animo povu eniri en regionon de Orkuso kaj forlasis Trakion.

Deloso[redakti | redakti fonton]

Plua etapo de Enea vojaĝo estis insulo Deloso en Egea maro. Tie li vizitis pastron de la dio Apolono Aniuson, amikon de Anĥizo. En la sanktejo Eneo demandis ĉioscian Febon pri sia plua sorto. Tra li Apolono sciigis al Eneo, ke li iru en regionon de siaj antaŭuloj kaj antaŭdiris al li tie bonan estontecon - tronon kaj regadon.

Kreto[redakti | redakti fonton]

Laŭ orakolo Anĥizo difinis direkton kaj la ŝiparo navigis al la insulo Kreto, kie regis antaŭulo de trojaj reĝoj Teŭkroso. Kiam ili venis sur la insulon, ili ne evitis koleron de la diino Junono, kiu malamis trojanojn pro Parisa aljuĝo pri Pomo de la malakordo. Kiam Eneo kaj liaj amikoj jam ekloĝis, ŝi sendis al ili peston kaj sekecon. Vidante koleron de dioj Anĥizo ordonis sendi deputitaron en Deloson kaj en la sanktejo peti helpon kaj konsilojn por plua agado. Tiuteme Eneo havis sonĝon, ke la patro eraris ĉe interpretado de la orakolo. Jupitero difinis por Eneo Italion.

Strofadaj insuloj[redakti | redakti fonton]

Forlasinte Kreton Eneo kun la amikoj ne venis en la antaŭdiritan regionon, sed pro faro de la diino Junono ili albordiĝis ĉe Strofadaj insuloj, kie libere paŝtis sin aro de kastritaj bovoj. Kiam ili ĝojis kaj dankis al dioj por la donaco senatende atakis ilin posedantoj de la brutaro sangosoifaj Harpioj kaj Eneo kun amikoj devis fuĝi sur siaj ŝipojn kaj denove navigi sur la maron.

Ĥaonio[redakti | redakti fonton]

La ŝiparo albordiĝis en haveno Ĥaonio, kie Eneo renkontis trojanojn, inter ili Helenon, filon de Priamo, kiu estis profetanto de la dio Apolono. Tiu rivelis al Eneo parton de lia estonteco konfirmante sciigon pri trono kaj regado. Eneo eknavigis por plua vojaĝo, dum kiu en Sicilio mortis lia patro Anĥizo.

Kartago[redakti | redakti fonton]

Kiam Eneo fornavigis el Sicilio erarvagis sur maroj pro agado de la diino Junono, kiu sendis malfavorajn ventojn. Fine Eneo venis en la urbon Kartago. Ĉi tie li estis akceptita de la reĝino Didona, kiu omaĝe de Eneo aranĝis festenon. Eneo al ŝi rakontis pri Troja milito kaj pri siaj sortoj. Didona dum la rakontado forgesadis dolorojn pro morto de sia edzo Siĥeo, kiun murdis ŝia frato Pigmaliono. Laŭ aranĝo de la gedioj Venuso kaj Amoro Didona enamiĝis Eneon.

Raporto pri la amo venis al la Libia reĝo Jarbaso, kiu klopodis akiri manon de Didona. Li oferis al la dio Jupitero, kiu sendis sian mesaĝportiston Merkuron al Eneo rememorigi celon de lia vojaĝo. Malgraŭ Didona petis Eneon resti, li forlasis Kartagon kaj daŭrigis sian vojaĝon. Malfeliĉa Didona ordonis bruligi stakon kaj sur ĝi mortigis sin mem per glavo, kiun ŝi iam ricevis donace de Eneo. Antaŭ sia morto Didona damnis Eneon dirinte, ke li nur nelonge ĝojos el la trono sed baldaŭ li mortos per mano de murdisto.

Italio[redakti | redakti fonton]

Navigante al Italio Eneo estis iun tempon en Sicilio invitita de la reĝo Acesto, kies patrino estis trojanino kaj patro dio de la rivero Kriniso. Laŭ ordono de la diino Junono venis en la landon Irido kaj enparolis al trojaninoj bruligi ŝipojn por ke Eneo restu en la lando. Eneo petis helpon de la dio Jupitero, kiu sendis pluvon kaj savis plejparton de la ŝipoj. Post kelkaj tagoj de navigado danke al peto de la diino Venuso ĉe la dio Neptuno trojanoj atingis bordojn de la Italio proksime de la urbo Cuma en Neapola Golfo.

Migrado en Lando de Mortuloj[redakti | redakti fonton]

Eneo oferis en sankta groto de la dio Apolono kaj petis profetinon Sibilo montri vojon al la Lando de Mortuloj. Li volis iri tien post anonco de spirito de sia patro, ke li tie de la patro ekscios sekreton. Li akiris ŝoson de visko, kiu malfermos al li pordegon en la Subteran Mondon. Sur la vojo li renkontis spiritojn de siaj amikoj, inter ili ankaŭ spiriton de Didona. Al la dio de Subtero Dis Pater kaj al lia edzino Prozerpina Eneo oferis oran ŝoson kaj povis iri en boskon por renkonti sian patron. La patro malkovris al la filo lian venontan sorton kaj sortojn de liaj posteuloj.

Fino de la pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Post reveno en la mondon de vivantoj Eneo kun siaj amikoj venis al Italiaj bordoj apud enmariĝo de la rivero Tibero en la lando Latio. En Latio tiam regis la reĝo Latino, filo de dio de fekundeco Faŭno. Latino bone akceptis Eneon kaj konforme kun orakolo proponis al li edziĝon kun sia filino Lavina.

Milito[redakti | redakti fonton]

La diino Junono kolerante instigis latianojn kaj rutulojn en militon kontraŭ Eneo. Tiu, je konsilo de dio de la rivero Tibero, petis helpon de arkadia reĝo Evandro, filo de Jupitero kaj Majo. Evandro estis malamiko de latianoj, kiu setlis super la rivero kaj fondis la urbon Palantion. Eneo akiris lian helpon kaj ankoraŭ forvojaĝis peti helpon de etruska estro Tarĥono.

Dum Enea foresto rutuloj atakis tendaron de trojanoj. Kurieroj kun informo pri sieĝo de la tendaro, Nizo kaj Eŭrio, estis mortintaj de rutuloj. Tion ne sciis la defendantaj trojanoj kaj pro atendo de la helpo en bataloj sukcesis kaj interkonsentis pacon kun rutuloj. Estro de la rutuloj Turno fuĝis sub protekto de la diino Junono.

Decida batalo kun latianoj kaj kun Turno, kiu metis sin al ili, okazis sub Laŭrento. En la batalo pereis ankaŭ unu el Amazonoj, Kamilo, kunmilitanta kun la latianoj. Post raporto pri ŝia morto Turno dueldefiis Eneon. Garantiaĵo en la duelo estis mano de Lavina kaj regado super latianoj kaj rutuloj. Eneo en la batalo venkis, restis en Latio, kaj fondis tie novan urbon kiun nomis laŭ nomo de sia edzino Lavinio

Eneo en arto[redakti | redakti fonton]

La vivon kaj vojaĝojn de Eneo oni priskribis en kelkaj verkoj. Li estas la ĉefa heroo de la epika poemaro "Eneado" de romia poeto Vergilio, figuron de Eneo priskribas Homero en Iliado, romia poeto Ovidio skribas pri li en siaj "Metamorfozoj". Eneo fariĝis ankaŭ heroo de klasikaj operaj libretoj. La plej konataj operoj kun figuro de Eneo estas "Didona kaj Eneo" de Henry Purcell, (1689) kaj "Trojanoj" de Hector Berlioz (1863).

Staturo de Eneo estis prezentata de pentristoj, ekzemple de Federico Barocci (Eneo foriras el brulanta Trojo), Jacob van Swanenburgh (Eneo kaj Sibilo en la Mondo Subtera - Muzeo Nacia en Gdańsk), Jean Raoŭ (Didona kaj Eneo).