Energia planto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Energia planto estas larĝa plantokulturo, plantita en agrikultura grando ĉefe por la biomaso-produktado kaj la energiprodukta uzo.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Energi-herba plantaĵo[redakti | redakti fonton]

La specioj de la energiherboj kreskas rapide, alte (2–3 m), facile rikolteblaj kaj donas bruligeblaĵon similan al tritika pajlo. Ĝia ĉefa problemo estas, ke la planto enkonstruas por la rapida kresko agresajn kemiaĵojn, kiuj korodas la bruligilon dum la forbruligo kaj poluas la aeron. Tio malhelpas ties industrian disvastiĝon.

Energi-popla plantaĵo[redakti | redakti fonton]

La energi-poploj estas selektitaj poplospecioj, kiuj jam estas detranĉeblaj en aĝo de 2-3 jaroj, per specifa rikolta maŝino. Tiuj poploj rekreskas de la ŝtipo. La rikoltita produkto estas vergo kun diametro de maks. 2–3 cm kaj longo de 2–3 m, kun 5-10 branĉetoj. Dum la rikolto, la maŝino plej ofte dispecigas la lignomaterialon.

Energi-fragmito aŭ -kano[redakti | redakti fonton]

Tiuj fragmitoj, kanoj kreskas rapide, atingas alton de 3–5 m kaj povas kreski sur malfavoraj grundoj ekz. marĉo, kie ili atingas grandan biomaso-produkton.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ aliaj kultivitaj plantoj, kiuj aŭ kies fruktoj estas uzeblaj por energiprodukta celo, sed la homa nutraĵcelo estas preferata. Tiuj estas la tritiko, maizo (bioetanolo, biomaso), kolzo, helianto, olivarbo (biodizelo, biomaso), arbospecioj (biomaso) ktp.