Energitrinkaĵo
'Energitrinkaĵo (angle: energy drink) estas senalkoholaĵo, kiu laŭ indiko de la produktisto havas ekscitan efikon al la organismo.
Enhavo
Kutime energitrinkaĵo enhavas laŭmarke pli-malpli jenajn ingrediencojn:
- akvo
- sukero aŭ dolĉigilo
- kafeino (ofte kiel Guaranao)
- taurino
- glucuronolaktono
- vitaminoj (ofte el la B-grupo)
- mineraloj
- sintezaj aromoj
- kolorigiloj
Testo fare de Ökotest
En aŭgusto 2007 la revuo Ökotest testis 20 energitrinkaĵojn. Nur unu ekologia energitrinkaĵo de la marko Mad Bat ricevis bonan testrezulton, ĉiuj aliaj trinkaĵoj, inter ili ankaŭ la plej famkonata, Red Bull, ricevis taksadon inter "apenaŭ sufiĉe bonaj" ĝis "ne sufiĉe bonaj". [1]