Enfermiteco

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enfermitecoenfermiteca sindromo estas medicina sindromo de paralizo de preskaŭ ĉiuj libervolaj muskoloj en la korpo krom tiuj de la okuloj.

La paciento, kvankam konscia kaj kapabla je percepto, ne povas esprimi sin lingve aŭ per movoj. La ebleco interkomuniki reduktiĝas al moviĝo de la okuloj. La aŭdkapablo ne estas trafita, do la paciento povas respondi per okulmovo al jes/ne-demandoj. Se ankaŭ la okulmuskoloj estas paralizitaj („kompleta enfermiteco“), bezonatas cerbo-komputilo-interfaco por provizi la pacienton per ioma interkomunikiĝo.

Kaŭzo de enfermiteca sindromo plej ofte estas lezo en la cerba ponto kaŭzita per apopleksiotrombozo en tiu tre baza cerba strukturo. Malfacilas klare distingi enfermitecon disde paraplegioj kun konsciperdo. La vertikala okulmoviĝo restas ebla, ĉar ties cerba centro situas ne en, sed super la cerba ponto - kontraŭe al la horizontala, kies kontrolcentro situas en la cerba ponto.

La flegado de enfermitoj ne facilas. Necesas traktado per fizioterapio kaj psikoterapio kaj daŭra subteno al restarigo de memstareco. Kutime la paciento ne povas gluti kaj estas bezonata nutrado per tubo. Logoterapio ofte sukcese povas restarigi la kapablon gluti kaj paroli. En kelkaj kazoj la paciento eĉ sukcesas relerni la iradon kun helpo de rulapogilo.

Unuavide enfermitoj similas al komatuloj, ambaŭ kuŝas senmove kaj senemocie. Sed enfermitoj perceptas kaj konscias kiel sanuloj, nur ne povas esprimi sin, dum komatuloj neniel rimarkas sian ĉirkaŭon.

Grandan publikan atenton pri enfermiteco atingis la filmbiografio „Skafandro kaj papilio“ (2007, reĝisoro Julian Schnabel), kiu temis pri la enfermiteca sindromo laŭ la sorto de Jean-Dominique Bauby. Tiu franca ĵurnalisto mem suferis tian apopleksion kaj trovis sin enfermita. Poste kun helpo de sia logoterapiistino okule diktis sian samtitolan aŭtobiografian verkon.