Engelbert Humperdinck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Engelbert Humperdinck

Engelbert HUMPERDINCK (naskiĝis 1-an de septembro 1854 en Siegburg; mortis la 27-an de septembro 1921 en Neustrelitz) estis germana komponisto de la malfruromantismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Humperdinck
Engelbert Humperdinck estas nomita sur honortabulo de iamaj lernantoj de la Gimnazio Theodorianum en Paderborn. (dekstra flanko supre)

Humperdinck naskiĝis kiel filo de gimnazia instruisto kaj de kantorino en Siegburg. Post sia diplomo ĉe Gimnazio Theodorianum en Paderborn ekde 1872 li studis muzikon en la konservatorio de Kolonjo. Mallonge li laboris kiel dirigento de la urba teatro de Kolonjo. Sed li ekkverelis kun la estraro de la teatro kaj translokiĝis al Munkeno, kie li daŭrigis la muzikstudadon ekde 1876. Humperdinck estis sukcesplena studento. En 1876 li gajnis la Mozart-premion de la urbo Frankfurto-ĉe-Majno, en 1879 la Mendelssohn-premion de la Felix-Mendelssohn-fondaĵo en Berlino kaj en 1881 samloke ankaŭ la Meyerbeer-premion. Ekde 1880 ĝis 1882 li estis kunlaboranto de Richard Wagner en Bayreuth. Post la morto de Wagner li aktivis ankoraŭ ĝis 1884 kiel muzika asistanto ĉe la Bayreuther Festspiele. Li ankaŭ instruis kompozicion al la filo de Wagner, Siegfried. En 1884 Franz Wüllner denove proponis al li instruistopostenon en la kolonja konservatorio. Humperdinck akceptis kaj poste prezentis en la festsalono Gürzenich sian ĥorkomponaĵon de la balado Die Wallfahrt nach Kevelaer (La pilgrimado al Kevelaer) de Heinrich Heine. Ekde fino de 1885 li estis kompoziciinstruisto de la konservatorio en Barcelono kaj ekde 1888 li laboris kiel redaktisto en muzikeldonejo B. Schott’s Söhne en Majenco. En 1890 li instruis ĉe la Konservatorio d-ro Hoch en Frankfurto ĉe Majno (ĝis 1897) kaj estis operreportisto de la gazeto Frankfurter Zeitung. En 1897 li translokiĝis al Boppard ĉe Rejno, en 1901 al Berlino, kie li ekde 1900 ĝis 1929 estris la majstran klason pri kompozicio ĉe la Akademie der Künste kaj profesoris ĉe la Stern’sches Konservatorium. Li ankaŭ aktivis kiel prilaboristo de popolkantoj por la t.n. Kaiserliederbuch (imperiestra kantaro, t.e. kantaro kompilita laŭiniciate de imperiestro Vilhelmo la 2-a), unue por la popolkantaro por virĥoro publikigita en 1906. En 1909 li estis eldonisto de la infankantaro Sang und Klang fürs Kinderherz, ilustrita de Paul Hey. Humperdinck vojaĝis en septembro 1921 al Neustrelitz, por travivi en la tiea teatro la probojn kaj premieron de Freischütz (Carl Maria von Weber), kiun surscenigis lia filo Wolfram. Tie li surprize mortis sekve de apopleksio. La tombo de Engelbert Humperdinck troviĝas sur la tombejo Südwestkirchhof Stahnsdorf ĉe Berlino.

Lia opero Hänsel und Gretel, unuafoje prezentita en Vejmaro la 23-an de decembro 1893 fariĝis tutmonda sukceso kaj alportis al li famon kaj financan sendependecon. Richard Strauss dirigentis la unuan prezenton. Kelkaj el la melodioj enestaj en la opero (Brüderchen, komm tanz mit mir) fariĝis popolkantoj; alikaze Humperdinck (Ein Männlein steht im Walde, Suse liebe Suse, was raschelt im Stroh) lerte ekprenis jam ekzistantajn melodiojn. Ankaŭ lia ceteraj verkoj surmontras melodiaron inspiritan de popolkanto. Humperdinck komponis ses operojn, lia tuta verkaro ampleksas 170 komponaĵojn dokumentitajn en la Engelbert-Humperdinck-Verkregistro (EHWV), eldonita de sia nepino Dr. Eva Humperdinck.

La 9-an de septembro 2004 la Germana Poŝto honorigis lin okaze de lia 150-a naskiĝtago per aparta poŝtmarko de 45 Exurocendoj (Michel Nr. 2420). Siegburg, la naskiĝurbo de Humperndinck, aranĝis jubilee festsemajnon kun prelegoj kaj koncertoj samkiel publikigon de scienca memoriga volumo pri la opero „Königskinder“ de Humperdinck.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Scenejaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Harzipere (1868; EHWV 3). Muzikdramo
  • Perla (1868; EHWV 4). Kantoteatraĵo.
  • Claudine von Villa Bella (1868–1872; EHWV 5). Opero. Libreto: Johann Wolfgang von Goethe
  • Fedelma (1883; EHWV 80). Operfragmento. Libreto: Ernst von Wolzogen
  • Schneewittchen (1888; EHWV 9). Kantoludo. Libreto: Adelheid Wette (1858-1916)
  • Hänsel und Gretel. Libreto: Adelheid kaj Hermann Wette
  • Kantoludo (1890; EHWV 93.1)
  • Kantoteatraĵo (EHWV 93.2)
  • Fabelopero en 3 scenoj (1893; EHWV 93.3). UP 23-an de decembro 1893 Vejmaro (Hoftheater; Dirigento: Richard Strauss)
  • Die sieben Geislein (1895; EHWV 100). Unuakta kantoteatraĵo. Libreto: Adelheid Wette UP 19-an de decembro 1895 Berlino
  • Königskinder. Libreto: Elsa Bernstein (sub ŝajnnomo Ernst Rosmer)
  • Melodramo 3-akta (1895-97; EHWV 106.1). UP 23-an de januaro 1897 Munkeno
  • Fabelopero 3-akta (1908-1910; EHWV 106.2). UP 28-an de decembro 1910 Novjorko (Metropola Operejo)
  • Dornröschen (1902; EHWV 121). Fabelopero 3-akta. Libreto: Elisabeth Ebeling (1828-1905) kaj Bertha Filhés (1819-nach 1887). UP 12-an de novembro 1902 Frankfurto ĉe Majno (Operejo; Dirigento: Ludwig Rottenberg)
  • Die Heirat wider Willen (1902–05; EHWV 130). Komika opero 3-akta. Libreto: Hedwig Humperdinck (laŭ Alexandre Dumas). UP 14-an de aprilo 1905 Berlino (Ŝtata Operejo Unter den Linden)
  • Bübchens Weihnachtstraum (1906; EHWV 136). Melodrama kripoludo. Libreto: Gustav Falke. UP 30de decembro 1906 Berlino (Zirkus Busch)
  • Die Marketenderin (1913; EHWV 155). Kantoteatraĵo 2-akta. Libreto: Robert Misch (1860-1929). UP 10-an de majo 1914 Kolonjo
  • Gaudeamus (1915–19; EHWV 162). ludopero. Libreto: Robert Misch. UP 18-an de marto 1919 Darmstadt

Teatromuzikaĵoj[redakti | redakti fonton]

memortabulo pri la komponisto en Berlino-Grunewald
  • pri La Ranoj (Βάτραχοι, Bátraĥoj) de Aristofano (1879-1881; EHWV 61; fragmento)
  • pri El alcalde de Zalamea ("La Urbestro de Zalamea") de Pedro Calderón de la Barca (EHWV 82). UP 19-ande novembro 1883 Kolonjo
  • pri La Venecia Komercisto de William Shakespeare (1905; EHWV 133). UP 9-an de novembro 1905 Berlino
  • pri The Winter's Tale ("La vintra fabelo") de William Shakespeare (1906/06; EHWV 135). UA 15-an de septembro 1906 Berlino
  • pri La Ventego (The Tempest) de William Shakespeare (1906; EHWV 138). UP 26-an de oktobro 1906 Berlino
  • pri What You Will ("Kion vi volas") de William Shakespeare (1907; EHWV 140). UP 17-an de oktobro 1907 Berlino
  • pri Lisistrata (Λυσιστράτη) de Aristofano (1908; EHWV 141). UP 17-an de februaro 1908 Berlino
  • pri La Blua Birdo (Der Blaue Vogel de Maurice Maeterlinck (1910; EHWV 150). UP 23-an de decembro 1912 Berlino
  • pri La Miraklo (The Miracle; 1911; EHWV 151). Misterpantomimo 2-akta de Karl Gustav Vollmoeller kaj Max Reinhardt (laŭ Caesarius von Heisterbach kaj Maurice Maeterlinck). UP 23-an de decembro 1911 Londono
  • pri Kristnasko 1914 (Christnacht 1914, poste Weihnachten im Schützengraben; EHWV 157). popolteatraĵo (unuakta) de Ludwig Thoma

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Koncertubverturo en D
  • Uverturo Eb-maĵora (fragmenta)
  • Sommerabend auf dem Dorfe. Suito (fragmenta)
  • Sonbildoj pri „Das Lied von der Glocke“ de Friedrich Schiller
  • Die Glocke von Siegburg
  • Humoreske E-maĵora
  • Maurische Rhapsodie
  • Shakespeare-Suiten Nr. 1 und Nr. 2

Ĉambromuzikaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arĉkvarteto d-minora
  • Menuett Eb-maĵora por arĉkvarteto
  • Arĉkvarteto e-minora (fragmenta)
  • Sonato A-maĵora por violono kaj piano
  • Arĉkvartetmovimento c-minora
  • Arĉkvartetmovimento C-maĵora (fragmenta)
  • Pianokvinteto G-maĵora
  • Pianotrio G-maĵora (fragmenta)
  • Nokturno G-maĵora por violono kaj piano
  • Salonpeco a-minora por violonĉelo kaj piano (skizo)
  • Albumblatt por violono kaj piano
  • Arĉkvarteto C-maĵora
  • Sonateto por kvar violonoj (fragmenta)

Voĉkantaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lernantoj de Engelbert Humperdinck[redakti | redakti fonton]

  • Siegfried Wagner (1869–1930), komponisto, dirigento, reĝisoro
  • Robert Stolz (1880–1975), komponisto, dirigento
  • Clemens Schmalstich (1880–1960), komponisto, dirigento
  • Friedrich Hollaender (1896–1976), komponisto, pianisto
  • Kurt Weill (1900–1950), komponisto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eva Humperdinck: Der Unbekannte Engelbert Humperdinck. Seine Werke. Engelbert Humperdinck Werkverzeichnis (EHWV). Görres, Koblenz 1994, ISBN 3-920388-38-0.
  • Hans-Josef Irmen: Die Odyssee des Engelbert Humperdinck., Kall-Steinfeld 1975
  • Hans-Josef Irmen: Hänsel und Gretel. Studien und Dokumente zu Engelbert Humperdincks Märchenoper. Schott, Mainz 1990
  • Bernd Distelkamp: "Eine innige Verschmelzung von Wort und Musik ..." Untersuchungen zur Entstehungsgeschichte der Märchenoper »Königskinder« von Elsa Bernstein und Engelbert Humperdinck. Siegburg, Rheinlandia-Verlag, 2003, ISBN 3-935005-81-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]