Ufhusen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Engelprächtigen)
Ufhusen
Blazono de Ufhusen
Ufhusen
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 6′ 59″ N 7° 53′ 49″ O / 47.11639 °N, 7.89694 °O / 47.11639; 7.89694 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 59″ N 7° 53′ 49″ O / 47.11639 °N, 7.89694 °O / 47.11639; 7.89694 (mapo)
Areo 12,25 km²
Alteco 717 m super marnivelo
Poŝtkodo 6153
Komunumkodo 1145
Mapo de Ufhusen
vdr

Ufhusen estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 853 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ufhusen situas en la antaŭalpa montetkamparo okcidente de Willisau. Tra la orienta parto de la komunumo fluas de nordo al sudo la rivero Luthern. La vilaĝon ĉirkaŭfluas la rivereto Warmisbach, unu el la fontriveroj de Rot. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Ufhusen mem ankaŭ la setlejoj Engelprächtigen sur alteco de 658 m s.m. kaj Ruefswil sur alteco de 653 m s.m..

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,21 km², de kiuj 20,7% estas kovritaj de arbaro, 73,6% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ufhusen limas en nordokicdento al Gondiswil (BE), en oriento al Fischbach, en nordoriento al Zell, en oriento al Willisau, en sudo al Luthern, en sudokcidento al Eriswil (BE), kaj en okcidento al Huttwil (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ufhusen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio al Hüswil.

La plej du plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 situas ambaŭ en distanco de 19 kilometroj nordoriente en Dagmersellen respektive oriente en Sursee.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ufhusen datiĝas el la jaro 1160 el la Acta Murensia.

Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Habsburgoj. La vilaĝon administris la Senjoroj de Büttikon. En la jaro 1407 la Grafejo Willisau estis aĉetita de la urbo Lucerno kaj kun ĝi ankaŭ Ufhusen fariĝis lucerna. La administrado de la Senjoroj de Büttikon tamen ĉesis nur en la jaro 1415 per la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1424 la lucernanoj ankaŭ akiris la malaltan jurisdikcion pri la komunumo. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo estis parto de la voktejo Willisau kaj ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]