Worb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enggistein)
Worb
Blazono de Worb
Blazono de Worb
Kastelo Worb
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 55′ 51″ N 7° 33′ 52″ O / 46.93083 °N, 7.56444 °O / 46.93083; 7.56444 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 51″ N 7° 33′ 52″ O / 46.93083 °N, 7.56444 °O / 46.93083; 7.56444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11295
Areo 21,084 km²
Alteco 585 m super marnivelo
Poŝtkodo 3076
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Worb
vdr

Worb estas urbo kaj komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Konolfingen. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 11295 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Worb estas komunumo de la aglomeraĵo de la federacia urbo Berno. Ĝi situas sudoriente de Berno en la tiel nomita valo Worbletal ĉe la bordo de la rivereto Worble iomete flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la urbo Worb apartenas krom Worb mem la lokoj Enggistein, Richigen, Ried, Rüfenacht, Vielbringen, Wattenwil kaj Bangerten.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Worb limas en oriento al Walkringen, Biglen kaj Schlosswil, en sudo al Trimstein kaj Rubigen, en okcidento al Allmendingen ĉe Berno kaj Muri ĉe Berno kaj en nordo al Vechigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacio Worb Dorf kun tramo de la linio G al Gümligen kaj Berno

En Worb situas kapa stacio de la unumetra ŝpurreto de la fervojkompanio Regionalverkehr Bern-Solothurn. De Worb estas linio al Gümligen kaj Berno kaj alia linio Ittigen. Iomete ekster la urbocentro situas ankaŭ la stacidomo Worb SBB de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de la linio de Langaŭ en Emme-Valo al Berno. Ek de decembro 2004 tiu-ĉi linio estas servata de la Berno-Lötschberg-Sempion-Fervojo per la reginontrajnlinio S2.

Kastelo Worb[redakti | redakti fonton]

La vidindaĵo de la urbo estas la Kastelo Worb, kiu estis konstruita por la Baronoj de Worb.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Worb estits trovitaj vilao kaj tombejkampo el romia epoko. En mezepoko Worb fariĝis baronejo, tio estis speco de nobela regejo, kvazaŭ ŝtato interne de la ŝtato de Berno. Ĉirkaŭ la jaro 1100 la baronejo estis posedaĵo de la nobela familio de Worwo, kiuj tiel menciiĝis unuan fojon en la jaro 1130. Sekvis la Baronoj von Kien, la familioj Diessbach, Graffenried kaj von Sinner. Al la baronejo apartenis la lokoj Worb vilaĝo, Richigen, Ried, Enggistein, Wattenwil, Vielbringen kaj Rüfenacht kaj poste ankaŭ Bangerten. La baronoj disponis pri la terena suverenceco kaj la malsupera kaj meza jurisdikcio kaj la ekzleziimpoŝtoj, ĉi en la jaro 1798 la Helveta Revolucio forbalais la malnovan reĝimon kun helpo de la francaj trupoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]