Enja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enja estas sendependa diskeldonejo pri ĵazo, mondmuziko kaj nuntempa klasika muziko

Enja estis fondita en 1971 je Munkeno fare de Matthias Winckelmann kaj Horst Weber. Al la komencaj muzikistoj de la eldonejo ankaŭ apartenas Albert Mangelsdorff kaj la japana trumpetisto Terumasa Hino. Komence Winckelmann kaj Weber intencis publikigi novan eŭropan ĵazon (Enja estas mallongigo por European New Jazz). Sed jam baldaŭ ili produktis pli vaste. Ili ekzemple „malkovris“ John Scofield (kiu tamen je kreska sukceso transiris al pli granda eldonejo) kaj jam baldaŭ tenis en sia katalogo muzikistojn el la tuta mondo, ekz. Chet Baker, Freddie Hubbard, Dizzy Gillespie, Gene Ammons. Dum la 1970-aj jaroj ili havis sukcesojn kun Chet Baker kaj Abdullah Ibrahim, en la 1980-aj jaroj aparte kun la al-udo-ludisto Rabih Abou-Khalil. En 1986 la du fondinto de la eldonejo disiĝis. Ili duonigis la katalogon (kiu tiam enhavis proksimume 350 titolojn kaj en 2007 proksimume la duoblon) kaj fondis du filiajn eldonejojn sendependajn unu de la alia, kiuj ekzistas ĝis nun. En la Enja-filio de Winckelmann ĉiujare novaperas proks. 30 titoloj. En 2005 Enja pligrandiĝis per la klasikmuzika eldonejo Marsyas.

Eksteraj ligiloj