Enkaŭstiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajuma mumia portreto

Enkaŭstiko,[1][2] ankaŭ konata kiel varmega vakso-pentrado, vakspentra tekniko uzas varmigitan abelvakson kun aldonitaj koloraj pigmentoj. La likvaĵo aŭ pasto tiel estas aldonita al surfaco, kutime al preparita ligno, kvankam tolo kaj aliaj materialoj estas ofte uzataj. La plej simpla enkaŭstika miksaĵo povas esti farita per aldono de pigmentoj al abelvakso, sed ekzistas pluraj aliaj receptoj, kiuj povas esti uzataj; iuj enhavas aliajn tipojn de vaksoj, damargumo, lingrajna oleo aŭ aliaj ingrediencoj. Puraj, pulverigitaj pigmentoj povas esti uzataj, kvankam iuj miksaĵoj uzas oleofarbojn aŭ aliajn formojn de pigmento.

Oni povas uzi metalajn ilojn kaj specialajn brosojn por formigi la pentraĵon, antaŭ ĝi malvarmiĝu, aŭ oni povas uzi varmigitajn metalajn ilojn por manipuli la vakson, se ĝi jam malvarmiĝis al la surfaco. Hodiaŭ, iloj kiel varmigaj lampoj, varmigaj pafiloj kaj aliaj metodoj ebligante varmigon permesas al la artistoj etendi la tempodaŭron, dum kiu ili povas labori per la materialo. Ĉar vakso estas uzata kiel pigment-ligilo, enkaŭstiko eblas esti skulptata kaj ankaŭ pentrata. Aliaj materialoj povas esti enkapsuligitaj aŭ kolaĝitaj en la surfaco, aŭ tavoligitaj, uzante la enkaŭstikan medion por ligi ĝin al la surfaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto enkaŭstiko originas el la greka vorto enkaustikos, kiu signifas enbruligi kaj tiu elemento de varmo necesas por nomi la pentradon enkaŭstika.

Tiu tekniko estis precipe uzata ĉe la Fajumaj mumiaj portretoj el Egipto ĉ. 100–300 p.K., en la Blaĥernitissa kaj aliaj fruaj ikonoj, kiel en multaj verkoj de 20-jarcentaj nord-amerikaj artistoj, inklude de Jasper Johns, Tony Scherman, Mark Perlman, kaj Fernando Leal Audirac.

Kut-kut, perdita arto de la Filipinoj, uzis sgrafiarton kaj enkaŭstikajn teknikojn. Tio estis parktikata de la indiĝena tribo de Samar-insulo ĉ. 1600 ĝis 1800. Artistoj en la meksika muralisma movado, kiel Diego Rivera kaj Jean Charlot kelkfoje uzis tiun teknikon. La belgia artisto James Ensor eksperimentis per la enkaŭstiko.

La mumio de Demetrios, 95-100 a.K.,11.600a-b, Brooklyn Museum

La vakspentra tekniko estis priskribita de la romia erudiciulo Plinio la Maljuna en lia libro Naturalis Historia el la 1-a jc. p.K. La plej malnova postrestinta enkaŭstika panela pentraĵo estas la romi-egiptiaj Fajumaj mumiaj portretoj el la 1-a jc. a.K. En la 20-a jc., pentristo Fritz Faiss (1905–1981), studento de Paul Klee kaj Wassily Kandinsky ĉe la Bauhaus, kune kun Dro. Hans Schmid, re-malkovris la t.n. "punik-vaksan" teknikon de la enkaŭstika pentrado. Faiss tenis du germaniajn patentojn, rilatajn al la preparado de vaksoj por la enkaŭstika pentrarto. Unu priskribis la metodon por trakti la abelvakson tiel, ke ties fandopunkto kreskis de 60 ĝis 100 C. Tio okazis post boligado de la vakso en solvaĵo de marakvo kaj sodo tri sinsekvajn fojojn. La estiĝinta pli malmola vakso estas la sama t.n. punika vakso referita n la antikvaj grekaj verkoj.

Aŭtuna folio, enkaŭstika pentraĵo de Mitzi Humphrey

Enkaŭstika arto reakiris popularecon ekde la 1990-aj jaroj, kun homoj uzantaj elektrajn ferojn, varmajn platojn kaj varmigitan grifelon sur diversaj surfacoj, inklude kartonon, paperon kaj eĉ ceramikaĵon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV [1] Konsultita la 15an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín tamen registras la terminon enkaŭsto kiel Pentro sur vitro, eburo, porcelano,farita per fajrilo k. kolorigitaj vaksoj. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66. Kaj li indikas etimologion el greka egkaustikos el egkaien (bruligi), kaj de tie la latina encausticus. Kaj li aldonas teknikan terminon enkaŭsti, por pentri enkaŭste.Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]